Insulo Horadada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Insulo Horadada
Insulo, vidita de la strando Bikinis en Santandero.
Insulo, vidita de la strando Bikinis en Santandero.
geografia objekto
Akvejo Golfo de Santandero
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo)43.464380555556-3.768425Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo) f1
Insulo Horadada (Kantabrio)
Insulo Horadada (Kantabrio)
DEC
Insulo Horadada
Insulo Horadada

Map

Loĝantaro (neloĝata)
vdr

La insulo Horadada [oraDAda] (hispane Isla de la Horadada) estas roka kaj tre malgranda insulo en la Golfo de Santandero, en la hispana urbo Santandero. Ĝi situas antaŭ la strando Bikinis. Sur ĝi estas eta funkcianta lumturo.

Ĝi havis faman naturan arkon, kiun tempesto malkonstruis la 19-an de januaro 2005. Oni kalkulis, ke rekonstrui la naturan arkon kostas 300.000 eŭrojn. Tial, pro multkosteco, fine oni decidis ne rekonstrui ĝin.[1]

Oni povas naĝi ĝis la insulo kaj suriri per tiea ŝtuparo.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Estas legendo pri la roka arko de la insulo (malaperinta en 2005). Onidire, oni detranĉis la kapojn de la sanktuloj Sankta Emeterio kaj Sankta Celedonio, kiuj estas sanktaj patronoj de Santandero sed devenaj de la Romia urbo Calagurris (hodiaŭa Calahorra, en Rioĥo). Ĵetite en la riveron Ebro, la kapoj flue venis en Mediteraneon, poste en Atlantikon kaj alvenis al la Kantabra Maro. Irinte en la Golfon de Santandero, ili koliziis kun la insuleto kaj kreis la arkon (en la hispana, la vorto horadada signifas traboritan). Pro tio oni deklaris la sanktulojn patronoj de la urbo. Oni metis ties relikvajn restaĵojn en monaĥejon, kiu poste iĝis la nuna Katedralo de Santandero, kie ili estas nun.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mañana comienzan las obras de reconstrucción de La Horadada (hispane). El Diario Montañés. Alirita la 9-an de aprilo 2014.