Calahorra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calahorra
Calahorra - 09.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26500 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 579  (2021) [+]
Loĝdenso 263 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 1° 58′ U (mapo)42.303333333333-1.9647222222222Koordinatoj: 42° 18′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 358 m [+]
Areo 93,57 km² (9 357 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Calahorra
Situo de Calahorra

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Calahorra [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Calahorra [kalaOra] en Esperanto Kalaoro, estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra kies ĉefurbo ĝi estas, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Ĝi estas la dua urbo en la regiono laŭ loĝantaro kaj ekonomia gravo kaj la unua en la komarkaro Malsupra Rioĥo.

La municipa teritorio de Calahorra, en la nordoriento de la regiono.

Historie oni komprenis la urbon kiel posteulo de Calagurris, kiu aperis en surlokaj moneroj kiel kalakoŕikoś (en iberia skribsistemo), kiel etna nomo en nominativo plurala. Pri la deveno de tiu loknomo oni sugestis originon el eŭska ĝis la araba, sed plej ofte la eŭska signifo kiel malnova domaro aŭ alta domaro estas la plej akceptita.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la orografio de la Komarko de Calahorra. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj tra Calahorra mem.
Calahorra vidita el parko ĉe la rivero Cidacos.

Calahorra estas sur la valo de la rivero Ebro ĝuste en la loko en kiu enfluas la rivero Cidacos, norde de la komarko, en la limo de Rioĥo kun Navaro kaj sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. La origina urba kerno mem staras sur monteto de 358 m de altitudo sur en la dekstra bordo de Ebro. La urbo jam historie elrompis la malnovajn muregojn jam en epoko de romianoj, kiuj konstruis cirkon kaj aliajn servojn ekstermure. Poste, borde de la rivero, oni konstruis la katedralon kaj la episkopan palacon.

Ties klimato estas kontinenta, kun malvarmegaj vintroj, kaj abundaj nebuloj el la rivero Ebro, kaj sekaj kaj varmaj someroj.

Calahorra limas kun jenaj municipoj: norde Sartaguda, Andosilla, San Adrián kaj Azagra en Navaro; sude kun Autol kaj Quel; oriente kun Rincón de Soto; okcidente kun El Villar de Arnedo kaj Pradejón ene de la propra komarko.

Calahorra ĝuas komunikadon tra la valo inter la kantabra kaj la mediteranea deklivaroj. La nacia ŝoseo N-232 kaj la aŭtovojo AP-68 komunikas la urbon kun la regiona ĉefurbo, Logronjo, kiu estas je 48 km okcidenten, kun Zaragozo orienten je 125 km kaj kun Bilbao, je 172 km okcidenten. Oriente estas ligilo al la aŭtovojo AP-15, kiu trairas Navaron, kaj la nacian N-121, kiu same faras komunikante la akson de Ebro kun Navaro kaj Pireneoj ĝis la limo kun Francio kaj la Kantabra Maro.

Kiel ĉe komarka ĉefurbo, krom la ĉefaj komunikvojoj, el Calahorra estas komarkaj ŝoseoj kiuj komunikas kun loĝlokoj de la valoj kaj de Ebro kaj de Cidacos. La LR-134 norden kuniĝas al apuda San Adrián en Navaro kaj sude kun Arnedo, la dua plej grava loko de la komarkaro, kun Alfaro per la LR-486, kun Azagra kaj la LR-482, kun submunicipo Murillo de Calahorra ktp.

Pri fervojo, Calahorra havas stacion en la linio Zaragozo-Bilbao de RENFE kiu trairas la valon de Ebro kaj komunikas kun Logronjo, Zaragozo kaj la cetero de la ĉefa reto de la hispanaj fervojoj. Iam estis fervoja linio de mallarĝa relvojo kiu trairis la valon de la rivero Cidacos, sed ĝi ĉesis funciadon en la 1960-aj jaroj. En la aktualo ĝi estas verda vojo kiu venas ĝis Arnedillo. Krome, estas regula busreto kiu komunikas Calahorra kun punktoj kiel Donostio, Pamplono kaj Sorio. Flugveturado okazas el Logronjo (malmulte), Pamplono, Vitorio kaj Zaragozo. La plej proksimaj marhavenoj estas en la Kantabra Maro, nome Bilbao kaj Pasajes, kaj Barcelono, ĉe Mediteraneo.

La industria ekspansio de fino de la 20-a jarcento rezultis en la kreado, ĉe la nacia ŝoseo N-232, de la industria zono "Tejerías". Menciidas la lageto Recuenco, je malmultaj kilometroj oriente de la urba kerno, kiu iĝis populara distrejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aso stampita en romia Calagurris.
Katedralo.

Aperis restaĵoj de prahistorio kaj certe de stabila setlejo de keltiberoj dum la Ferepoko. De romia epoko estas mencioj jam de la 2-a jarcento a.n.e. kaj de la 1-a jarcento a.n.e. rilate al la interna milito de la Romia Respubliko; en tiu epoko kelkaj registroj indentigas ĝin kiel eŭska, ekzemple Strabono kaj Ptolemeo. Kaj Julio Cezaro kaj Aŭgusto Cezaro agnoskis la fidelecon de la lokaj romiaj militistoj. En tiuj epokoj ĝi disponis el ĉiuj servoj necesaj: temploj, forumoj, termoj, kloakoj, teatroj, amfiteatroj, justicoficejoj, kaj monerstampejo almenaŭ en tri historiaj periodoj, nome dum la sertoriaj militoj, en la regadoj de Aŭgusto kaj Tiberio kaj epoko de visigotoj sub reĝado de Suintila: totale ĉirkaŭ tridektri modeloj de moneroj.

Aparta epizodo de la romia epoko estis la nomita fames calagurritana (kalaora malsatego) nome sieĝo fare de la trupoj de Pompeo en la jaro 72 a.n.e., kiu rezultis en terura situacio de la lokanoj inkluzive de kanibalismo.[2]

Frua aludo al kristanismo en Calahorra referencas al supozitaj martirigo kaj ekzekuto de la nunaj patronoj, sankta Emeterio kaj sankta Celedonio, kiuj estis romiaj legianoj kiuj kristaniĝis kaj konsekvence estis senkapigitaj. La legendo rakontas, ke ilia kapoj estis forĵetitaj al la rivero Ebro kaj tiuj anstataŭ sekvi la fluon, supreniris. Tio estus okazinta fine de la 3-a jarcento; ĉu dum la persekutado fare de Diokleciano ĉu de Valeriano. La legendo sekvas, ke sur la loko de la ekzekuto nun estas la katedralo de Sankta Maria. Ekzemple Prudencio referencas tion.[3] En la 4-a jarcento jam estis episkopo.

Komence de la 8-a jarcento la araboj difinis la agrikulturon kaj urban planadon de la loko. La 30an de Aprilo 1045 la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono konkeris kaj metis ŝin en la regno Nájera-Pamplona, antaŭaĵo de la regno Navaro. En buleo de 1199, per kiu oni donis privilegiojn al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, aperis menciita Calagurra.[1]

Gotika pordego de la preĝejo de Sankta Andreo.

Kiel ĉe la tuta Rioĥo, ĝi estis teritorio disputita inter limaj regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono. Tiukadre ĝi estis aligita al la Regno Kastilio fare de Alfonso la 6-a, kiu poste havigis al la urbo la Foruon, kvankam pluis limaj konfliktoj kun Navaro kaj Aragono. Tiu reĝo plifirmigis Calahorra kiel episkopejo kaj aldonis eŭskajn terojn konkeritajn el Navaro. En postaj jarcentoj Calahorra perdis gravon kiel fortikaĵo, sed akiris gravon kiel episkopejo kaj metiista kaj komerca centro kun rajto al ĉiusemana bazaro donita de Alfonso la 10-a.[4]​ Nur per la aligo de Navaro fare de Fernando la Katolika en 1512 oni pacigis definitive la zonon. De tiu epoko menciindas datoj de la proklamo de la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio en 1366, kaj la vizitoj de la Katolikaj Gereĝoj (1484) kaj de lia nepo Karolo la 1-a de Hispanio en 1504 kaj de la papo Adriano la 6-a kun Ignaco Lojola la 22an de Marto 1522.[5]

Calahorra havis gravan judan komunumon en alĥamo izolita per muregoj de la cetero de la urbo. La unuaj judaj setladoj okazis en la 11-a jarceno kaj florado en la 14-a jarcento, kun 600 loĝantoj kaj granda prospero. Je la Forpelo de la judoj el Hispanio, multaj el la lokanoj foriris (kun familinomo Calahorra, Alcalahorrí kaj Calahorrano) al Krakovo kaj poste kelkaj ankaŭ al Sudameriko, dum kelkaj konvertiĝis al kristanismo. La sinagogo estis sur la tereno kiun aktuale okupas la konvento de Sankta Francisko nune katolika muzeo kaj ilia Torao estas en la eklezia muzeo de la katedralo. En tiu juda komunumo vivis la lastan etapon de sia vivo la grava poeto.

Krucmonumento.

Post la forpelo de judoj, okazis ankaŭ decidoj kontraŭ ciganoj kaj en 1521 oni starigis tribunalon de Inkvizicio, kiu tie funkciis ĝis ties translokigo al Logronjo en 1570. Tiu agadis ĉefe kontraŭ virinoj akuzitaj pro supozita sorĉado.[6] En tiu epoko la klaso de eklezia pastraro hegemoniis en la loko. En la 18-a jarcento la urbo prosperi, oni abunde konstruis kaj estis nombraj artistoj kiuj laboris en Calahorra. Dum la Hispana Milito de Sendependigo ambaŭ partioj sidejis en apartaj momentoj en la urbo.

La urbo estis scenejo ankaŭ de konfliktoj inter liberaloj kaj monarkiistoj, kaj de la Unua Karlisma Milito kun vizito de generaloj Tomás de Zumalacárregui kaj Baldomero Espartero. Estis revoluciaj tumultoj el 1854 ĝis 1868. En tiu epoko realiĝis gravaj modernigoj, kiel telegrafo (1862), fervojo (1863) kaj posta servo (1868), dum disvolvigo de la konservindustrio, la urba transformigo ktp., faris la urbon komarka ĉefurbo de Malsupra Rioĥo. En 1892 okazis daŭraj tumultoj pro onidiroj pri planoj translokigi la episkopecon al Logronjo. La 13an de Junio 1900 okazis granda incendio en la katedralo kiu detruis la ĉefretablon. Jam fine de la 19-a jarcento en la urbo vigliĝis maldekstro, kaj ĉefe en la kvar unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Rezulte de la puĉo de la 18a de Julio 1936 la urbestro kaj du skabenoj fuĝis, sed ses ceteraj estis ekzekutitaj. Fakte "se en Logronjo estis murditaj 240 personoj el loĝantaro de 34 329, en Calahorra la mortintoj estis almenaŭ 214 el loĝantaro de 12 000."[7]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Katedralo kaj historia kerno.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Calahorra, kie pro delonga ekonomia prospero kaj taŭga loko ĉe la ĉefaj komunikvojo, oni altiris loĝantaron el apudaj lokoj de la komarko kaj oni altiĝis el 9 400 loĝantoj ĝis nunaj 24 000.

Katedralo.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (kapsikoj, fruktoj, legomoj), nutrindustrio kaj rura turismo. Aparte kreiĝis ankaŭ aliaj industrioj, ekzemple por ŝuoj, konstrumaterialoj, kartono, kukoj. Brutobredado kaj forstado jam ne tiom gravas.

Vizitindaĵoj estas la katedralo, preĝejoj, muzeoj, krucmonumento, palac-domo de la ĉefiskopo, antikva kerno, pilorio, surstrataj statuoj, Jakoba Vojo, banloko Arnedillo ktp.

Ĝemeligoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ranz Yubero, José Antonio; José Ramón López de los Mozos (1a semestro 2002). «Topónimos riojanos del patrimonio emilianense en una bula de 1199. (Archivo de San Millán M. 41-52)». Berceo (142): pp. 65 ĝis 76. ISSN 0210-8550.
  2. LA REBELIÓN QUE INICIÓ SERTORIO Y ROMA TERMINÓ CON LA «FAMES CALAGURRITANA» JAVIER SANZ: Historia de la historia, 23a de Januaro 2019, alirita la 28an de Septembro 2022.
  3. Bazán, Iñaki kaj aliaj (2002). De Túbal a Aitor. Historia de Vasconia. Madrid: La esfera de los libros. ISBN 84-9734-570-3.
  4. de Felipe Castillón, Jesús (2000). "Calahorra". León: Edilesa.
  5. Gutiérrez Achútegui, Pedro (1959). Historia de la muy noble, antigua y leal ciudad de Calahorra. Logroño: Talleres Gráficos de Editorial Ochoa.
  6. «CALAHORRA: «El tribunal de Calahorra fue uno de los más activos». larioja.com 11a de Februaro 2007. Alirita la 28an de Septembro 2022.
  7. Historia de Calahorra. Calahorra: Amigos de la Historia de Calahorra. 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amela Valverde, Luis (2002) "Calagurris y la fijación de nuevos límites territoriales en la antigüedad". Kalakorikos, n.º 7, pp. 31-50.
  • Amigos de la Historia de Calahorra (2011). "Historia de Calahorra"
  • Catalán Carbonell, Fernando; Valoria Escalona, Miguel Ángel; Catalán Carbonell, José Joaquín (1970). "Conozca Calahorra y su comarca". Calahorra: Gráficas Numancia.
  • de Felipe Castillón, Jesús (2000). "Calahorra". León: Edilesa.
  • de San Juan de la Cruz, Padre Lucas (1925). "Historia de Calahorra y sus Glorias". Valencia.
  • Gómez Fraile, José M.ª (2001) "Sobre la adscripción étnica de Calagurris y su entorno en las fuentes clásicas". Kalakorikos, n.º 6, pp. 27-70.
  • Gutiérrez Achútegui, Pedro (1959) "Historia de la muy noble, antigua y leal ciudad de Calahorra". Logroño: Talleres Gráficos de Editorial Ochoa
  • Schulten, Adolf (1927) "Las referencias sobre los Vascones hasta el año 810 después de J.C.". Revista Internacional de Estudios Vascos.