Quel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Municipa teritorio de Quel.

La vilaĝo Quel [kel] estas municipo de la regiono Rioĥo (Hispanio) apartenanta al la komarko Malsupra Rioĥo, subkomarko de Arnedo. Ĝi havas 1.986 loĝantojn laŭ la censo de la jaro 2006 (INE), areon de 54,78 km2 kaj loĝdenson de 36,25 loĝantoj por km2.

Quel elstaras pro sia kastelo, kiu estas super la vilaĝo, kaj estis ties ĉiama simbolo; fakte la nomo Quel devenas el araba Qalat, kiu signifas 'kastelo'. Ŝirmata de kruta monteto, sur kiu staras la restoj de la kastelo, la vilaĝo kuŝas ĉe la valo de la rivero Cidacos kiu irigacias riĉajn kampojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]