Saltu al enhavo

Komarko de Arnedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko de Arnedo
setlejo [+]

LandoHispanio
Aŭtonoma komunumoRioĥo

ĈefurboArnedo
- koordinatoj42° 10′ 56″ N, 2° 9′ 33″ U (mapo)42.1822963-2.15927778Koordinatoj: 42° 10′ 56″ N, 2° 9′ 33″ U (mapo) [+]

Areo478,18 km² (47 818 ha)

Loĝantaro18 745 (1-an de januaro 2022)
Denseco39,22 loĝ./km²

Komarko de Arnedo (Provinco Rioĥo)
Komarko de Arnedo (Provinco Rioĥo)
DEC
Lokigo de Provinco Rioĥo en Hispanio

Map
Komarko de Arnedo
Vikimedia Komunejo:  Comarca de Arnedo [+]
vdr
Komarko de Arnedo, sudoriente de la regiono.

Komarko de Arnedo, en hispana Comarca de Arnedo, populare konata ankaŭ kiel Alto Cidacos (laŭ trafluanta rivero), estas komarko en la sudoriento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Komarko de Calahorra iom nordokcidente, Komarko de Alfaro plej nordokcidente, kaj Komarko de Cervera plej sudoriente.

Kiel ĉe sudorienta angulo de la regiono Rioĥo, ĝi limas kun anguloj de la provinco Sorio, respektive de regiono Kastilio kaj Leono. La komarko estas formata de dek tri municipoj, el kiuj Arnedo estas la komarka ĉefurbo, ĉar ĝi estis ankaŭ historia ĉefurbo de la jurisdikcia partio. La komunikado de tiu komarko fariĝas pere de la regiona ŝoseo LR-115, kiu estas vertebra akso de oriento okcidenten (eke en Quel kaj fine en Enciso). En la lastaj jardekoj okazas forta senloĝigado pro elmigrado, sed granda parto de tiu al Arnedo mem pro altiro de la ŝuindustrio.

La bazo de la ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado sed estis ankaŭ forta tekstila industrio ĉefe en Munilla kaj Enciso, kaj de ŝuo en Arnedo. La unua malaperis komence de la 20-a jarcento pro la forta konkurenco de la kataluna industrio, teknologie pli moderna kaj pli bone komunikata. La dua male pliiĝis ĝis iĝi unu el la ĉefaj industriaj sektoroj de Rioĥo. Estas ankaŭ grava sektoro de servoj ligita al la banlokoj de Arnedillo, tre prestiĝaj pro siaj termaj akvoj kaj kotobanoj, kun la plej granda hotela komplekso de la regiono.

Aktuale la komarko iom transformiĝis kaj ekgravis la rura turismo ligita al la loka heredo kaj al kuŝejoj de iknitoj. Tio rezultis en la kreado de la pluraventura temparko El Barranco Perdido (la perdita ravino) en Enciso, bazita sur la kuŝejoj de fosiliaj restaĵoj de dinosaŭroj, kio ekonomie vigligas la zonon somere.

Arnedo estas la plej loĝata urbo de la komarko.
Nombro de municipoj: 13
Areo: 478,18 km²
Loĝantaro (2007): 18 544 loĝantoj
Loĝdenseco: 31,45 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 10' 45" norde
Longitudo averaĝe: 2º 9' 38" okcidente
Altitudo averaĝe: 733 msm

Municipoj de la komarko

[redakti | redakti fonton]

Arnedillo, Arnedo, Bergasa, Bergasillas Bajera, Enciso, Herce, Munilla, Muro de Aguas, Préjano, Quel, Santa Eulalia Bajera, Villarroya, Zarzosa.

Municipo Loĝantaro (2020) Areo Submuicipoj
Arnedillo 482 48,33 Santa Eulalia Somera
Arnedo 14551 85,40 Turruncún
Bergasa 157 27,09 Carbonera
Bergasillas Bajera 39 9,70 Bergasillas Somera
Enciso 164 69,69 El Villar, Garranzo, La Escurquilla, Las Ruedas de Enciso, Navalsaz, Poyales, Valdevigas,
Herce 340 17,21
Munilla 108 54,19 Antoñanzas, La Monjía, La Santa, Peroblasco, Ribalmaguillo kaj San Vicente de Munilla
Muro de Aguas 56 30,90 Ambas Aguas
Préjano 259 42,40
Quel 2027 54,78
Santa Eulalia Bajera 111 8,43
Villarroya 8 11,77
Zarzosa 17 18,29

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la orografio de la Komarko de Arnedo.
Demografia distribuado laŭ municipoj en Komarko de Arnedo. Evidentas la pli alta denseco en la ĉefurbo.

La komarko de Arnedo, eksklude Arnedo mem, estas unu el tiuj kiuj plej suferis senloĝigadon en la regiono kune kun Malnova Kamero, ĉar lokoj kiel Munilla aŭ Enciso perdis pli ol 50% de ĝia loĝantaro en la lastaj jaroj, kaj eĉ ĉe Turruncún okazis totala senloĝigado.[1]​ Spite malfermon de kelkaj fabrikoj kaj entreprenoj de servoj, la loĝantaro plue falis, kaj junuloj plue elmigris, kio rezultas en maljuniĝo de la loĝantaro.[2]

Arnedo, pro floranta industrio de ŝuoj, estis la municipo kiu akaparis plej parton de la komarka loĝantaro, kio pliigis ties propran loĝantaron jam ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj speciale ekde la 1970-aj jaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Hidalgo, Pilar (9a de Septembro 2016). «Un tercio de los municipios riojanos corre riesgo de despoblarse». La Rioja.
  2. Soto, V. (15a de Aŭusto 2009). «Ningún niño ha sido censado en 26 municipios riojanos en la última década». La Rioja (Logroño). Konsultita la 22an de Oktobro 2014.