Saltu al enhavo

Enciso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enciso
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26586
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 2° 16′ U (mapo)42.148888888889-2.2691666666667 [+]
Alto 813 m [+]
Areo 69,69 km² (6 969 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Enciso (Provinco Rioĥo)
Enciso (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Enciso
Enciso (Hispanio)
Enciso (Hispanio)
DEC
Situo de Enciso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Enciso, La Rioja [+]
vdr

Enciso [enZIso] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

La municipa teritorio de Enciso, en la sudoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Enciso estas en montara areo en la supra fluejo de la rivero Cidacos ĉe kiu oni konstruis la Akvobaraĵon de Enciso, kiu inundis la loĝlokon Las Ruedas de Enciso. Enciso estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-115, kiu komunikas norde kun Arnedillo kaj Arnedo kaj sudokcidente al la provinco Sorio laŭire de la Akvorezervejo de Enciso. Krome la LR-286 komunikas kun la plej pinta sudoriento de Rioĥo en la valo de la rivero Alhama.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Kastelo.

La loko aperis menciita kiel "Omnes villæ de ambobus cameris, Orticosa, Enciso" en la dokumento Votos de San Millán, atribuitaj al Fernán González en 934, sed nun konsiderataj falsaĵoj de komenco de la 13-a jarcento. En la 13-a jarcento, la kasteloj de Préjano kaj Enciso apartenis al la Ordeno de Kalatrava, de kiu regis ilin Don Vela Ladrón de Guevara.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis grava tekstila industrio kun ĝis 6 fabrikoj kaj 29 atelieroj. Meze de la 19-a jarcento tio ruiniĝis pro la konkurenco de la industrio en Katalunio kaj manko de moderna maŝinaro kaj fervojaj konektoj. Ankaŭ la montara brutobredado dekadencis kaj kune la montaraj domaroj.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Enciso, kie oni malaltiĝis el 1 400 en 1877 ĝis nunaj 174. La elmigrado okazis ĉefe en la 1960-aj jaroj. Fakte el sep submunicipaj domaroj nur unu havas konstantajn loĝantojn. Ili estas El Villar, Garranzo, La Escurquilla, Las Ruedas de Enciso (inundita de la Akvorezervejo de Enciso), Navalsaz, Poyales kaj Valdevigas.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, kelkaj lokaj entreprenetoj kaj rura turismo. Kiel somerloko, la loĝantaro pliiĝas iom en someraj tempoj.

Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj, la kastelo, krucmonumento, naturaj lokoj, kuŝejoj de iknitoj ktp. Aparta vizito al ruinoj de abandonitaj domaroj.

Bildoj de la domaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]