Fernán González

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fernán González
Count of Castile
Fernan-Gonzalez.-Rizzi.-Yus.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 910
en Burgoso
Morto 970
en Burgoso
Tombo Provinco Burgoso [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Familio
Dinastio House of Lara [#]
Patro Gonzalo Fernández of Castile [#]
Patrino Muniadona [#]
Edzino Sancha Sánchez of Pamplona • Urraca Garcés di Navarra [#]
Idoj Urraca Fernández • García Fernández of Castile [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Fernando GonzálezFernán González[1] (en la tiutempa latinlingva dokumentaro, Fredinandus Gundisalviz; Kastelo de Lara, ĉ. 910; Burgoso, 970), plej konata en la eposoj kaj postaj kronikoj kiel Fernán González, estis grafo de Kastilio kaj de Arabo (931-944 kaj 945-970).

Li estis filo de Muniadona kaj de Gonzalo Fernández,[2] kiu estis nomumita grafo de Burgoso kaj de Kastilio,[3] laŭ indikoj de la dokumento "Carta Puebla de Brañosera", Munio Núñez estus lia antaŭulo.[4]

Li ludis gravan rolon en la militoj kaj heredaj konfliktoj de la Reĝlando Leono. Lia vivo kaj faroj estis pligrandigitaj per anonima poemo, nome la "Poema de Fernán González", verkita inter 1250 kaj 1271, kaj konservita per nekompleta kopio de la 15-a jarcento. Kvankam «...li pasis al la historio kiel la unua sendependa grafo aŭ kiel la unua suverena grafo de Kastilio» ne ekzistas «unusola historia atestilo kiu certigu pri tiu supozita sendependo kaj apartigo de la monarkio leona» kaj la unua fojo ke oni mencias tian sendependon aŭ suverenecon estis en la "Crónica najerense", verkita ĉirkaŭ ducent jarojn post la morto de la grafo, kiu priskribante lian genealogion, diras ke «li estis la unua kiu eligis kastilianojn el la jugo de la leona dominado (...) laŭ oni diras», per klara aludo al la menestralaj kantaroj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la tiutempa dokumentaro la grafo fakte aperas plej ofte kiel Fernando kaj ne kiel Fernán, dum nuntempe oni uzas plej ofte Fernán. Torres Sevilla-Quiñones de León, 1999, p. 209, n. 1060.​
  2. Torres Sevilla-Quiñones de León, 1999, p. 209.
  3. La kronikoj postaj al la epoko de Fernán González intencas parencigi lin kun la neekzistantaj juĝistoj de Kastilio, farante lin posteulo de Nuño Rasura, same kiel okazas kun la figuro de Cid, kiun laŭ la legendo estus parenco de Laín Calvo, la alia fama juĝisto de Kastilio. Martínez Díez, 2005, pp. 281-283.​
  4. Kiel videblas en la retejo de Brañosera, Gonzalo Fernández konfirmas la Foruon de Brañosera (912) «Yo, Gonzalo Fernández, conde, he visto una carta escrita para el pueblo y la villa de Brañosera, copia de la que hicieron mis abuelos Nuño Núñez y Argilo, señalando los fueros y los términos de la dicha villa; y yo, reconociéndola, la restauro y confirmo para los vecinos de Brañosera. Lo firmo en la era 950», (poste rekonfirmis ĝin Fernán González (968) kaj lia nepo Sancho García (998).
  5. Martínez Díez, 2005, pp. 446-447.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez Díez, Gonzalo (2005). El Condado de Castilla (711-1038). La historia frente a la leyenda. Valladolid: Junta de Castilla y León. ISBN 84-9718-275-8.
  • Torres Sevilla-Quiñones de León, Margarita Cecilia (1999). Linajes nobiliarios de León y Castilla: Siglos IX-XIII. Salamanca: Junta de Castilla y León, Consejería de educación y cultura. ISBN 84-7846-781-5.