Santa Eulalia Bajera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Eulalia Bajera
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26585
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 11′ U (mapo)42.209722222222-2.1905555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Eulalia Bajera (Provinco Rioĥo)
Santa Eulalia Bajera (Provinco Rioĥo)
DEC
Santa Eulalia Bajera
Santa Eulalia Bajera
Situo de Santa Eulalia Bajera
Santa Eulalia Bajera (Hispanio)
Santa Eulalia Bajera (Hispanio)
DEC
Santa Eulalia Bajera
Santa Eulalia Bajera
Situo de Santa Eulalia Bajera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Eulalia Bajera [+]
vdr

Santa Eulalia Bajera [santaeŭLalja baĤEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Santa Eulalia Bajera estas etimologie komprenebla kiel Malsupra Sankta Eŭlalio; estas alia loĝloko nome Santa Eulalia Somera, submunicipo de Arnedillo, kiu estas etimologie komprenebla kiel Supra Sankta Eŭlalio.

La municipa teritorio de Santa Eulalia Bajera, en la oriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Eulalia Bajera estas en montetara areo de la valo de la rivero Cidacos. Santa Eulalia Bajera estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-115, kiu komunikas oriente kun Herce kaj okcidente kun Arnedillo. Krome la regiona ŝoseo LR-380 komunikas kun Préjano sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis domaro de Herce. En notaria dokumento oni mencias la lokon "Santa Eulalia de Miromnes" date de la 11-a jarcento. Kun Herce ĝi iĝis dependaĵo de la monaĥinejo de Bernardaninoj en 1246 post la donaco de Alfonso López de Haro kaj lia edzino. Konsekvence la loko iĝis de abatlando, kaj la abatino nomumis la ordinaran urbestron.

Kiel la cetero de Rioĥo ĝi iĝis parto de la provinco Sorio ĝis la kreado de la provinco Logronjo kaj poste de la regiono Rioĥo.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Santa Eulalia Bajera, kie oni malaltiĝis el 278 en 1960-aj jaroj ĝis nunaj 100. La elmigrado okazis ĉefe ekde la 1960-aj jaroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, naturaj lokoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]