Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio
Consejo Superior de Investigaciones Científicas
emblemo
Public Research Organization • government agency • research council • eldonejo • eldonejo de malfermita aliro • akademia eldonejo
Komenco 24-a de novembro 1939 vd
Antaŭe Junta para Ampliación de Estudios e Investigaciones Científicas vd
Geografia situo 40° 26′ 28″ N, 3° 41′ 11″ U (mapo)40.44105-3.68635Koordinatoj: 40° 26′ 28″ N, 3° 41′ 11″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo CSIC central building, Madrid
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (Madrido)
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (Madrido)
DEC
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio
Map
Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio
Agareo

scienca esploro

Ĉefestro(j) Eloísa del Pino vd
Membro de Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Komitato pri Kosma EsploradoarXiv • Science Europe • ORCID • DataCite • Internacia Akademia Unio • Spanish Association of University Presses • Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro • Coalition for Advancing Research Assessment vd
Lingvoj

hispana lingvo

Filioj Centro Andaluz de Biología del Desarrollo • Centro Andaluz de Biología Molecular y Medicina Regenerativa • Centro de Astrobiología • Severo Ochoa Molecular Biology Center • Centro de Ciencias Humanas y Sociales • Centro de Edafología y Biología Aplicada del Segura • Centro de Estudios Avanzados de Blanes • Center for Materials Physics • Centro de Investigación y Desarrollo • Centro de Investigaciones Biológicas Margarita Salas • Desertification Research Centre • Spanish National Center for Biotechnology • National Center for Metallurgical Research • National Microelectronics Center • Doñana Biological Station • Estación Experimental Aula Dei • Estación Experimental del Zaidín • Estación Experimental de Zonas Áridas • Traditional Music Holdings • Fundación General • Geosciences Barcelona • Institución Milá y Fontanals de Investigación en Humanidades - CSIC • Institute of Aquaculture Torre de la Sal • Institute for Sustainable Agriculture • Instituto de Agroquímica y Tecnología de Alimentos • Instituto de Análisis Económico • Instituto Andaluz de Ciencias de la Tierra • Instituto de Astrofísica de Andalucía • Molecular Biology Institute of Barcelona • Institute of Molecular and Cellular Biology of Plants • Institute of Biomedicine of Seville • Instituto de Biomedicina de Valencia • Institute of Plant Biochemistry and Photosynthesis • Instituto Cajal • Instituto de Carboquímica • Institute of Catalysis and Petrochemistry • Institute of Ceramics and Glass • Aragón Materials Science Institute • Institut de Ciència de Materials de Barcelona • Materials Science Institute of Madrid • Institute of Materials Science of Seville • Instituto de Ciencia y Tecnología de Alimentos y Nutrición • Carbon Science and Technology Institute • Institute of Polymer Science and Technology • Instituto de Ciencias del Espacio • Institute of Marine Sciences • Institute of Marine Sciences of Andalusia • Institute of Heritage Sciences • Instituto de Ciencias de la Vid y del Vino • Instituto Diego de Colmenares • Institute of Environmental Assessment and Water Research • Instituto de Economía, Geografía y Demografía • Instituto de Fermentaciones Industriales • Instituto de Filosofía • Instituto de Física de Cantabria • Instituto de Física Corpuscular • Institute for Cross-Disciplinary Physics and Complex Systems • Instituto de Geociencias • Instituto de Gestión de la Innovación y del Conocimiento • Instituto de la Grasa • Instituto de Investigación en Ciencias de la Alimentación • Research Institute in Hunting Resources • Instituto de Investigaciones Biomédicas Alberto Sols • Institute of Biomedical Research of Barcelona • Instituto de Investigaciones Marinas • Institute of Chemical and Environmental Research of Barcelona • Mediterranean Institute for Advanced Studies • Instituto de Micro y Nanotecnología • Instituto de Neurociencias • Instituto de Óptica Daza de Valdés • Instituto Padre Sarmiento de Estudios Gallegos • Institute of Parasitology and Biomedicine "López-Neyra" • Instituto Pirenaico de Ecología • Instituto de Políticas y Bienes Públicos • Instituto de Productos Lácteos de Asturias • Instituto de Productos Naturales y Agrobiología • Institute of Advanced Chemistry of Catalonia • Institute of Physical Chemistry Blas Cabrera • Instituto de Química Médica • Instituto de Química Orgánica General • Institute of Natural Resources and Agrobiology of Salamanca • Institute of Natural Resources and Agrobiology of Seville • Instituto de Síntesis Química y Catálisis Homogénea • Institute of Physical and Information Technologies Leonardo Torres Quevedo • Institute of Chemical Technology • Laboratory of Research in Fluid Dynamics and Combustion Technologies • Nacia Muzeo de Naturaj SciencojReĝa Botanika Ĝardeno de Madrido • Institute of Fundamental Physics vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo government agency
vdr

La Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (hispane: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, CSIC) estas la plej granda publika institucio dediĉita al scienca esplorado en Hispanio kaj la tria plej granda en Eŭropo. Ĝia ĉefa celo estas evoluigi kaj antaŭenigi esploron kiu povos kontribui al scienca kaj teknologia progreso.

CSIC ludas gravan rolon en scienca kaj teknologia politiko en Hispanio, pro tio ke ĝi okupiĝas pri ampleksa areo, el baza esploro ĝis la transdono de sciado al la produktiva sektoro. Ĝia esploro estas gvidita de ties centroj kaj institutoj, kiuj estas disvastigitaj en ĉiuj aŭtonomaj regionoj de Hispanio. CSIC havas 6% el la tuta personaro dediĉita al Esploro kaj Disvolviĝo en Hispanio kaj ĝi produktas proksimume 20% el la scienca produktado en la lando. Ĝi ankaŭ administras gamon de gravaj servoj, la plej kompletan kaj vastan reto de specialiĝintaj bibliotekoj, kaj ankaŭ havas komunajn esplorajn unuojn.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La CSIC estis kreita en 1939 de la ĵus venkinta Frankista reĝimo post la hispana enlanda milito, surbaze de la valoraĵoj de la Institucio por ampleksigo de Studoj (Junta para la Ampliación de Estudios, JAE) (1907–1939), naskita ene de la Institución Libre de Enseñanza kaj inspirita en la Krausista filozofio. La komenca mandato de la CSIC estis restarigi la klasikan kaj kristanan unuecon de la sciencoj kiu estis detruita en la 18a jarcento ("la restauración de la clásica y cristiana unidad de las ciencias destruida en el siglo XVIII").[1] Ekde ĝia naskiĝo en 1939 ĝis lia morto en 1966, ĝia gvidanto estis José María Albareda, unu el la unuaj membroj de la Opus Dei kaj proksima amiko de ties fondinto, José María Escrivá de Balaguer. José María Albareda estis ordinita pastro en 1959 kaj ĉe sia morto li estis sukcedita kiel ĉefo de CSIC de Manuel Lora-Tamayo, tiam la Ministro pri Edukado de Franco.

Devoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la artikolo 5 de la Leĝo kiu ĝin ordigas, la nunaj celoj kaj funkcioj de la CSIC estas:

  • Efektivigi sciencan kaj teknologian esploron kaj helpi instigi tian esploron.
  • Transigi la rezultojn de scienca kaj teknologia esploro al publikaj kaj privataj institucioj.
  • Provizi sciencteknikajn servojn al la Ĝenerala Ŝtata Administrado kaj publikaj kaj privataj institucioj.
  • Akceli la kreon de teknologie bazita entoj kaj firmaoj.
  • Helpi krei entojn kun la kapableco kontroli la transigon kaj takson de teknologio.
  • Trejni esploristojn.
  • Trejni fakulojn per tre specialiĝintaj kursoj.
  • Antaŭenigi sciencan kulturon en socio.
  • Administri sciencteknikajn servojn por esti uzitaj de la sistemo por scienca esploro kaj teknologia evoluado.
  • Partopreni en internaciaj organizaĵoj, laŭ peto de la koresponda Ministerio.
  • Kunlabori kun aliaj naciaj kaj internaciaj institucioj por la antaŭenigo kaj transigo de scienco kaj teknologio, kaj por la kreo kaj evoluado de sciencaj kaj teknologiaj esplorcentroj, institutoj kaj organizaĵoj.
  • Kunlabori kun universitatoj pri la scienca esploro kaj teknologiaj evoluadaj aktivecoj kaj en postbakalaŭra edukado.
  • Informi kaj konsili publikajn kaj privatajn entojn pri sciencaj kaj teknologiaj aferoj.
  • Trejni fakulojn en scienco kaj teknologia administrado.
  • Kunlabori en la ĝisdatigo de scienca kaj teknologia scikapabloj de ne-universitataj instruistoj.

Scienc-teknikaj areoj[redakti | redakti fonton]

Ties plurfaka kaj multisectorial naturo signifas ke CSIC kovras ĉiujn kampojn de scio. Ties aktiveco estas organizita ĉirkaŭ ok sciencteknikaj areoj:

  • Areo 1. Sociaj sciencoj en 17 centroj[2]
  • Areo 2. Biologio kaj biomedicina scienco[3] en 22 centroj
  • Areo 3. Naturaj rimedoj en 24 centroj[4]
  • Areo 4. Agrikulturaj sciencoj[5] en 23 centroj
  • Areo 5. Fizika Scienco kaj Teknologio en 24 centroj[6]
  • Areo 6. Materiala scienco kaj teknologio[7] en 13 centroj
  • Areo 7. Nutra scienco kaj teknologio[8] en 8 centroj
  • Areo 8. Kemia scienco kaj teknologio[9] en 16 centroj

Grandaj servoj[redakti | redakti fonton]

CSIC administras la sekvantan 6 specialajn hispanajn servojn:

  • Calar Alto Astronomia Observatorio
  • Doñana Rezervejo – Biologia Stacio
  • Oceana Esplora Ŝipo Hespérides
  • Antarkta Bazo Juan Carlos I
  • Oceana Esplorŝipo Sarmiento de Gamboa
  • La Integra Pura Ĉambro por Mikro- kaj Nanofabrikado ĉe la Mikroelektronika Instituto de Barcelono

Ĝi ankaŭ partoprenas en du grandaj eŭropaj servoj:

Esploraj centroj[redakti | redakti fonton]

Je januaro 2018 CSIC enlistigis 139 specialecajn esplorajn centrojn efektivigantajn esploron en la antaŭe menciitaj ok malsamajn kampojn.[10]

En marto de 2021 la Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (IGME) estis integrita en ĝia strukturo, ĉesante esti sendependa organizaĵo kaj iĝante nacia centro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] kaj [2]
  2. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2021-11-08.
  3. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-27. Alirita 2021-11-08.
  4. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2021-11-08.
  5. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-27. Alirita 2021-11-08.
  6. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2021-11-08.
  7. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-27. Alirita 2021-11-08.
  8. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2021-11-08.
  9. CSIC-retejo. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2021-11-08.
  10. Esplorcentroj CSIC, Novembro 2021

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]