Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio
Instituto Geológico y Minero de España
emblemo
Public Research Organization
Komenco 1849 vd
Geografia situo 40° 26′ 31″ N, 3° 41′ 59″ U (mapo)40.442041-3.69962Koordinatoj: 40° 26′ 31″ N, 3° 41′ 59″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Instituto Geológico y Minero de España headquarters
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (Madrido)
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (Madrido)
DEC
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio
Map
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (hispane: Instituto Geológico y Minero de España, IGME) estas nacia centro de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado (CSIC) de Hispanio.

Ĝi okupiĝas pri la sciencteknikaj laboroj en la kampo de la Sciencoj de la Tero kaj de la Maro. Ĝi ankaŭ okupiĝas pri la mastrumado de la Geominista Muzeo, kie montriĝas kolektoj de mineraloj, rokoj kaj fosilioj devenantaj de ĉiuj hispanaj regionoj, de malnovaj koloniaj teritorioj kaj de diversaj partoj de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj originoj devenas el la «Komisiono por la Geologia Mapado de Madrido kaj Ĝenerala de la Reĝlando», fondita de Isabel 2a de Hispanio en la jaro 1849. Inter 1870 kaj 1910 ĝi nomiĝis «Komisiono de la Geologia Mapo de Hispanio» kaj de 1910 ricevis la nomon «Geologia Institucio de Hispanio».

En 1926 establiĝis ĝia definitiva sidejo en la konstruaĵo de la strato Ríos Rosas de Madrido. En 1927 ĝi ricevis sian aktualan nomon, elstarante la minsciencon inter siaj ĉefaj celoj.

En marto de 2021 la IGME estis integrita en la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj (CSIC), ĉesante esti sendependa organizaĵo kaj iĝante nacia centro.[1]

Areoj de agado[redakti | redakti fonton]

La Strategia Plano de la IGME kontemplas kiel prioritataj aglinioj, la sekvaj:

Geologia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La Instituto, en kunlaborado kun la Geologia Socio de Hispanio, ellaboras la liston de Lokoj de Geologia Intereso de Hispanio, kiel kontribuo al la projekto Global Geosites (Lokoj de monda geologia intereso), promociita de la Internacia Unuiĝo de Geologiaj Sciencoj, kaj kiu utilas kiel bazo por la «Hispana Inventaro de lokoj de geologia intereso». La listo estas formita de 3503 punktoj kolektitaj en 20 geologiaj kuntekstoj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]