Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj

La Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj, en hispana Museo Nacional de Ciencias Naturales (MNCN) de Hispanio estas centro apartenanta al la Supera Konsilantaro de Scienca Priserĉado Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC) dediĉita al studo kaj disvastiĝo de la naturaj sciencoj situanta ĉe la iama Palaco de Industrio kaj de Artoj ĉe la Avenuo de la Kastilia de Madrido, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

a deveno datiĝas el 1771, kiam la reĝo Karlo la 3-a fondis Reĝan Kabineton de Natura Historio, praaĵo de la aktuala Muzeo. Tiu Reĝa Kabineto naskiĝis grandparte de la aĉeto de la kolekto de hispana komercisto, nome Pedro Franco Dávila, el Guajakilo, en la Vicreĝlando de Peruo, aktuala Ekvadoro.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de la Muzeo enhavas pli ol ses milionoj da ekzempleroj. La dungistar estas de pli ol 300 personoj kiu priserĉas, ekspozicias kaj gvidas. Oni laboras por la diverseco kaj biologia kaj geologia tutmonde, por kio oni kalkulas kun ses specializitaj fakoj, kiuj estas la jenaj:

  • Biogeografio kaj Tutmonda Ŝanĝo.
  • Biodiverseco kaj evolua biologio.
  • Medibiologio.
  • Evolua ekologio.
  • Geologio.
  • Paleobiologio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]