Bergasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergasa
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26588
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 2° 8′ U (mapo)42.2525-2.1305555555556Koordinatoj: 42° 15′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bergasa (Provinco Rioĥo)
Bergasa (Provinco Rioĥo)
DEC
Bergasa
Bergasa
Situo de Bergasa
Bergasa (Hispanio)
Bergasa (Hispanio)
DEC
Bergasa
Bergasa
Situo de Bergasa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bergasa [+]
vdr

Bergasa [berGAsa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Kun nur 5 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata municipo en la regiono.

La municipa teritorio de Bergasa, en la oriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bergasa estas en montara areo. Bergasa estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-483, kiu komunikas okcidente kun la pli aparta Bergasillas Bajera kaj oriente kun Arnedo (10 km kaj komarka ĉefurbo), Calahorra kaj de tie al Logronjo (45 km kaj provinca kaj regiona ĉefurbo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Ermitejo.

Bergasa estis domaro apartenanta al la municipo Arnedo, kaj tial regata pere de la foruo de Arnedo havigita fine de la 10-a jarcento. Dum la 12-a jarcento ĝi apartenis, kun Arnedo, al la regno Aragono (Traktato de Nájera, 1122) en tempo de Alfonso la 1-a la Batalema. Post lia morto en 1134, ĝi estis okupita de Alfonso la 7-a de Kastilio. En 1148 ĝi estis donita al la navara reĝo García Ramírez, kiel feŭdo de la monarko de Kastilio. La navara reĝo Sanĉo la Saĝa kaptis Arnedo-n, sed lia sukcedanto, Sanĉo la 7-a la Fortulo, redonis ĝin al Alfonso la 8-a laŭ la batalĉeso de Guadalajara en 1198. Do, historio markita per la teritoriaj luktoj inter Kastilio, Navaro kaj Aragono.

En 1366, Henriko de Trastámara donis tiun senjorlandon al la franca kavaliro Bertrand du Guesclin premie pro ricevita helpo kontraŭ sia frato Pedro la 1-a. Tamen la lokanoj ne akceptis francan senjoron abandonis ĉion kaj en 1379 aĉetis la lokon. Bergasa estis ekde tiam ligita al Don Pedro Fernández de Velasco, konestablo de Kastilio, kiu posedis ĉirkaŭ du cent municipojn en la tuta Hispanio.

Dek unu jarojn post Filipo la 4-a donis la titolon de urbo al Arnedo, tio estas, la 12an de Novembro 1664, Bergasa estis titolita villa (fare de la reĝino Mariana de Aŭstrio), kaj ĉesis esti domaro de Arnedo pro kio ili devis plendegi kontraŭ Arnedo pro la limigo de la municipa teritorio.

Bergasa en la 18-a jarcento ekformis parton de la Intendencia de Soria ĝis la divido de Hispanio en provincoj laŭ kiu ĝi estis inkludita en la provinco Logronjo.

En 1980 Bergasa estis unu de multaj rioĥaj loĝlokoj kie oni suferis abandonon. Bergasa ne havis akvoliveradon en la domoj, kaj plej granda parto de la stratoj ne estis pavimitaj; tamen ja estis strata lumo kaj publika telefono, dum sanservo estis en Arnedo.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Bergasa, kie oni malaltiĝis el 665 en 1950 ĝis nunaj 147. La elmigrado okazis ĉefe ekde la 1960-aj jaroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Carbonera.

La loko perdis du trionojn de la loĝantaro en nur 30 jaroj. Apenaŭ loĝata submunicipo estas Carbonera (Karbejo aŭ Karboproduktejo).

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj strutoj!). Krome estas malgrandaj industrioj (fromaĝo) kaj rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]