Autol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Autol
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 834  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 0′ U (mapo)42.213888888889-2.0069444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 462 m [+]
Areo 85,28 km² (8 528 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Autol (Provinco Rioĥo)
Autol (Provinco Rioĥo)
DEC
Autol
Autol
Situo de Autol
Autol (Hispanio)
Autol (Hispanio)
DEC
Autol
Autol
Situo de Autol

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Autol [+]
vdr

Autol [aŭTOL] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

La municipa teritorio de Autol, en la oriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La placo.
La ermitejo.

Autol estas sur la valo kaj fakte sur meandro de la rivero Cidacos, sude de la komarko, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Autol havas apartan komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-282, kiu komunikas norde kun Calahorra kaj laŭ la regiona ŝoseo LR-115 inter Aldeanueva de Ebro oriente kaj Quel okcidente.

Ĉe la bordo de la rivero estas du geologiaj formacioj de sabloŝtono eroziitaj iam de la rivero, kaj aktuale de la vento. Ili estas konataj laŭ la nomoj Picuezo la plej alta (42 metrojn) kaj Picueza la alia (28 metrojn). Multaj legendoj famas pri tiuj formacioj, sed ĉiuj koincidas en ŝtelo, mensogo kaj posta konverto en ŝtono pro ĵurado antaŭ Dio. *Municipo de Autol Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj. La abundo en produktado de vino kaj legomoj jam estis menciita en dokumento de 1158 de Sanĉo (filo de la reĝo Alfonso la 7-a), favore al García.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Autol, kie oni altiĝis el 2 862 loĝantoj ĝis nunaj 4 700.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj ĉefe asparagoj kaj fungoj). Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, tri ermitejoj, la sabloŝtonaj formacioj, la Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]