Insulo Manitoulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Manitoulin
insulo [+]

Supermara alteco352 m [+]
Koordinatoj45° 46′ N, 82° 12′ U (mapo)45.766666666667-82.2Koordinatoj: 45° 46′ N, 82° 12′ U (mapo)
Areo2 766 km² (276 600 ha) [+]
Loĝantaro10 603 [+]
HorzonoUTC-05:00 [+]

Insulo Manitoulin (Ontario)
Insulo Manitoulin (Ontario)
DEC
Insulo Manitoulin
Insulo Manitoulin
Map
Insulo Manitoulin
Vikimedia Komunejo:  Manitoulin Island [+]
vdr
la situo de la insulo Manitoulin en la Grandaj Lagoj
Detala mapo de Insulo Manitoulin

Manitoulin estas insulo en Lago Hurono en Ontario, Kanado. La insulo estas la plej granda laga insulo en la mondo, kun areo de 2 766 kvadrataj kilometroj kaj ĝi estas la 172-a plej granda insulo en la tuta mondo. Sur la surfaco de la insulo ekzistas multaj lagoj, ene de kiuj estas insuletoj, kun kelkaj el ili havantaj lagojn ankaŭ.

La nomo de la insulo en la indiĝena lingvo signifas "insulo de spiritoj", kaj ĝi estis utiligita kiel sankta loko por la lokaj triboj. La unua eŭropa persono kiu ekloĝis sur la insulo estis jezuita pastro, kiu malfermis mision sur la insulo en 1648. La alveno de blankuloj kaŭzis eksplodon de epidemioj inter la indiĝenoj, kies imunsistemo ne estis rezistema al la eŭropaj malsanoj. La insulo restis senhoma dum preskaŭ 150 jaroj. Daŭris ĝis 1812 ke la insulo revenis kaj estis loĝita fare de la lokaj triboj, kaj en 1862 eŭropaj setlantoj ankaŭ estis permesitaj ekloĝi sur la insulo.

La populacio de la insulo (aktuale en 2016) estas 13,255. La plej granda parto de ili (61.1%) estas blankaj kaj la cetero estas indiĝenaj kanadanoj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]