Insulo Picton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Picton
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco113 m [+]
Koordinatoj55° 5′ S, 66° 53′ U (mapo)-55.07527778-66.88777778Koordinatoj: 55° 5′ S, 66° 53′ U (mapo)
Areo105 km² (10 500 ha) [+]

Insulo Picton (Ĉilio)
Insulo Picton (Ĉilio)
DEC
Insulo Picton
Insulo Picton
Map
Insulo Picton
vdr
La Insulo Picton laŭ la jurpostuloj de Ĉilio.

La Insulo Picton (aŭ Piktono) estas insulo de la sudo de Ĉilio, en la sudorienta sektoro de la arkipelago Fuegio, en la plej suda pinto de Sudameriko. Ĝi kuŝas oriente de la insulo Navarino, okcidente de la insulo Nueva, norde de la insulo Lennox, kaj sude de la Grandinsulo de Fuegio inter la Atlantiko kaj la Pacifiko. Ĝi apartenas administre al la komunumo Cabo de Hornos, Provinco Ĉilia Antarkto, regiono Magallanes y de la Antártica Chilena. La posedo de tiu, kaj aliaj insuloj estis centro de la Konflikto de Beagle inter Ĉilio kaj Argentino.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo en jamanaa lingvo per kiu la jamanaoj identigis la insulon nun Picton estis: «Ŝukaku». Poste tiu nomo estis anstataŭata de la nomo en angla kaj aktuala: «Picton».