Fajrolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grandinsulo de Fuegio)
Fajrolando
Fajrolando kaj la Magelana Markolo
Fajrolando kaj la Magelana Markolo
grupo de insuloj
Akvejo Drake-pasejo
Geografia situo 54° 6′ S, 68° 36′ U (mapo)-54.101666666667-68.6025Koordinatoj: 54° 6′ S, 68° 36′ U (mapo) f1
Fajrolando (Argentino)
Fajrolando (Argentino)
DEC
Fajrolando
Fajrolando

Map

Ĉefa insulo Isla Grande de Tierra del Fuego
Tuta areo 73 746 km²f1
Loĝantoj 137 000 f2

LandoArgentino

Supermara alteco170 m [+]
ĈefurboUshuaia
Plej alta punktoMonte Shipton [+]
Areo73 753 km² (7 375 300 ha) [+]

Loĝantaro135 000 [+] (2010)
Denseco1,83 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2AR-V

Fajrolando (Argentino)
Fajrolando (Argentino)

Vikimedia Komunejo:  Tierra del Fuego [+]
vdr

Fajrolando, foje ankaŭ nomata Fuegio (hispane Tierra del Fuego = Lando de la Fajro) estas insularo ĉe la suda pinto de Sudameriko, de kiu ĝin disigas la Magelana Markolo. Ĝia suda pinto estas la Horna Kabo. La plej granda insulo de la arkipelago estas nomata Granda Insulo de Fajrolando.

La insularo grandas 71.550 km² kaj havas 140.500 loĝantojn. En 1881 ĝi estis dividita inter Argentino kaj Ĉilio; en la orienta, argentina parto vivas ĉirkaŭ 133.000 homoj, en la okcidenta, ĉilia, ĉirkaŭ 7.500. Preskaŭ ĉiuj vivas en la malmultaj urboj:

Elkosma vido de Fajrolando
  • Argentinaj urboj:
    • Rio Grande (60 000)
    • Ushuaia (ĉefurbo, 60 000):(54° 48′ S; 68° 18′ U Mapo)
  • Ĉiliaj urboj:
    • Porvenir (ĉefurbo, 5 000)
    • Puerto Williams (2 000):(54° 55′ S; 67° 37′ U Mapo)

La argentina parto estas propra provinco de Argentino (Tierra del Fuego). Same la ĉilia parto estas propra provinco de Ĉilio (Tierra del Fuego).

La unuaj eŭropanoj, kiuj vidis Fajrolandon, estis la anoj de la ekspedicio de Magelano, kiu en oktobro 1520 trovis la laŭ li nomitan markolon kaj tranavigis ĝin por atingi la Pacifikon. Post observo de la fajroj de la loĝantoj ili donis al la lando la nomon "Fajrolando" (aŭ "Lando de la Fajro").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]