Insulo Portsea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Portsea
Insulo Portsea de la okcidento (nordo estas maldekstre), el la aero (sub najbara Insulo Hayling)
Insulo Portsea de la okcidento (nordo estas maldekstre), el la aero (sub najbara Insulo Hayling)
Insulo Portsea de la okcidento (nordo estas maldekstre), el la aero (sub najbara Insulo Hayling)
insulo [+]

AkvejojManika markolo

Koordinatoj50° 48′ N, 1° 4′ U (mapo)50.8025-1.07Koordinatoj: 50° 48′ N, 1° 4′ U (mapo)
Areo24 km² (2 400 ha) [+]

Insulo Portsea (Britio)
Insulo Portsea (Britio)
DEC
Insulo Portsea
Insulo Portsea
Map
Insulo Portsea
Vikimedia Komunejo:  Portsea Island [+]
vdr
Insulo Portsea (maldekstre), apartigita de la ĉeftero (maldekstre) fare de la mallarĝa, tajda rivereto Portsea

Insulo Portsea (angle Portsea Island) estas malgranda, plata kaj malalta insulo proksime de la suda marbordo de Anglio. La insulo situas ene kaj inkludas grandajn partojn de la urbo Portsmouth. Ĝi estas la tria plej popolriĉa insulo de la Britaj Insuloj, post la insulo Britio kaj Irlando [1].

En la oriento situas Langstone Harbour kaj en la okcidento Portsmouth Harbour. En la sudo, ĝi alfrontas la Solent. Malgranda kanalo, Ports Creek, apartigas la insulon de la ĉeftero [2].

Tri vojpontoj ( M275, A3 kaj A2030 ), piedira ponto kaj fervoja ponto iras de la insulo al la kontinento, kaj malgranda vojponto daŭriĝas al Whale Island. Krome, ekzistas boatitineroj al Gosport (ĉe la ĉeftero), Hayling Island kaj la Insulo Wight.

La nomo Portsea ankaŭ estas utiligita por administra distrikto en Portsmouth, kiu situas en la sudokcidenta angulo de la insulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]