Insurekcio de Kajao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 5-a de februaro de 1824, la trupoj bolivaraj de la fortikaĵoj de Kajao, Peruo, apartenantaj al la sendependistoj, estre de serĝento Moyano, organizis insurekcion pro manko de pago al la soldatoj. Ili liberigis la hispanajn prizonulojn de la Fortikaĵo Real Felipe kaj donis al ili la instalaĵojn kaj la defendon de la haveno. La monarkistoj okupis Limon la 29-a de februaro, kaj poste retiris sian ĉefan truparon al la centra montaro kaj lasis roton en Kajao, kies defendon estris la hispana militisto José Ramón Rodil, kie rifuĝis kelkaj patriotoj, inter kiuj Torre Tagle mem, kiu restis en la Fortikaĵo Real Felipe kaj mortis tie post unu jaro dum la dua sieĝo de Kajao.