Intensigita Kunlaborado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Eŭropa Unio (EU), la Intensigita Kunlaborado estas proceduro, kie minimume naŭ EU-anŝtatoj rajtas establi altnivelan integriĝon aŭ kunlaboron en fako ene de EU-strukturoj sed sen la partopreno de la aliaj membroj. Ekde oktobro 2017, ĉi tiu proceduro estas uzata en la kampoj de la Schengen-akiroj, eksgeedziĝa juro, patentoj, posedaĵaj reĝimoj de internaciaj paroj, kaj Eŭropa Prokurorejo kaj estas aprobita por la kampo de imposto pri financaj transakcioj.

Ĉi tio malsamas de la Eksiĝa Opcio en EU, kiu estas formo de kunlaborado inter EU-membroj ene de EU-strukturoj, kie estas permesite al limigita nombro da ŝtatoj sindeteni de partopreno (ekz. EMU, Schengen-spaco). Ĝi estas plue aparta de la Mekanismo por Kunlaboro kaj Kontrolo kaj konstantaj akiraj suspendoj, kies ĉesigo dependas de plenumo de iuj referencoj de la tuŝitaj anŝtatoj.