Eŭropa Prokurorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Prokurorejo
emblemo
Anglolingva logotipo de la Eŭropa Prokurorejo
body of the European Union
Komenco 20-a de novembro 2017 vd
Blue: partoprenantaj EU-landoj, ruĝe: ne-partoprenantaj EU-landoj
Blue: partoprenantaj EU-landoj, ruĝe: ne-partoprenantaj EU-landoj
Sidejo Luksemburgo Luksemburgo
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Celo Kontraŭfraŭda agentejo
Agareo

Eŭropa Unio

Estr(ar)o Laura Codruța Kövesi
Lingvoj

angla

Retejo www.eppo.europa.eu
vdr

La Eŭropa Prokurorejo (ankaŭ nomita Oficejo de la Eŭropa Prokuroro (OEP) estas sendependa institucio de la Eŭropa Unio kuniganta 23 el la 27 anaj ŝtatoj laŭ la principo de la Intensigita Kunlaborado[1]. Ĝia sidejo troviĝas en Luksemburgo, flanke de la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭropa Revizora Kortumo kaj ĝi formale ekfunkciis la 28-an de septembro 2020[2].

Juraj bazoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Prokurorejo estis kreita laŭ Artikolo 86 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU) kaj ĝiaj rolo, funkciado kaj strukturo estas detalitaj en Reglamento 1939 de la Konsilio de Eŭropa Unio de la 12a de oktobro 2017 pri efektivigo de intensigita kunlaboro pri la kreo de la Eŭropa Prokurorejo[3].

Rolo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekuti fraŭdon rilate al la buĝeto de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ EKFO, Eŭrojust kaj Eŭropolo ne havis la kapablon agi. La institucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 23 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo de pli ol 200 homoj kun sidejo en Luksemburgio[4]. La Eŭropa Prokurorejo povas peti areston de suspektato, sed tion devas konfirmi la kompetenta nacia aŭtoritato[5][6].

Laura Codruța Kövesi estas la unua ĝenerala prokuroro de la eŭropa prokurorejo ekoficinta la 1an de oktobro 2019[7]. La aliaj kandidatoj konsiderataj por ĉi tiu posteno estis la franca Jean-François Bohnert kaj la germana Andrès Ritter[8]. Kiam la Kolegio de Prokuroroj oficiale ekoficis, ŝi deklaris: “La Eŭropa Prokurorejo estas sendependa. Ĉi tio estas fundamenta principo de la regado de la leĝo: nur sendependa juĝistaro povas apliki la leĝon egale por ĉiuj. Publikaj zorgoj pri financa fraŭdo, korupto kaj regado de la leĝo plifortiĝis ol iam ajn. Protektante la buĝeton de Eŭropa Unio, ni ludos esencan rolon por plifortigi pli ol iam ajn la fidon de eŭropaj civitanoj al la Unio."[9]

Anaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

23 EU-ŝtatoj partoprenas kadre de la Intensigita Kunlaborado. Al la originala regularo aliĝis 20 anŝtatoj[10]. Aliaj ŝtatoj, krom Danio, kiu ne partoprenas en la Areo de libereco, sekureco kaj justeco (ALSJ), rajtas aliĝi poste.

Post la enoficiĝo de la tria registraro de Mark Rutte[11], Nederlando oficiale petis aliĝi al EOĜP la 14an de majo 2018[12]. Ĝia partopreno estis aprobita de la Komisiono la 1an de aŭgusto 2018[13]. Malto petis aliĝi la 14an de junio 2018, kaj ilia partopreno estis aprobita la 7an de aŭgusto 2018[14]. En discurso en aprilo 2019, Stefan Löfven, ĉefministro de Svedio, deklaris, ke li rekomendos al la sveda parlamento, ke la lando aliĝu al la EOĜP[15]. La 13an de novembro 2019, nome de lia registaro, li deklaris, ke aliĝi al la EOĜP estas la unua inter tri celoj pri la politiko pri EU por lia registaro[16].

Anaj Ŝtatoj:

     

Ne partoprenantoj: (eblaj partoprenontoj)

Ne partoprenas al la ALSJ:

Funkcilingvo[redakti | redakti fonton]

Post voĉdonado, la prokuroroj elektis la anglan kiel sia funkcia lingvo, elekto bedaŭrita de la eŭrodeputito Nathalie Colin-Oesterlé (Francio, EPP), kiu opinias, ke "ĉi tiu decido kontribuas al daŭrigado de la atakoj al plurlingveco, kiu tamen devas esti la regulo ene de EU-organizaĵoj ”[17]. La Komisiono volis la uzadon de la angla ekde la unua propono pri regularo pri la Eŭropa Prokurorejo (de la 12a de oktobro 2017), kiun Francio retiris invokante la sendependecon de la prokurorejo. Ĉi tiu punkto renversiĝis kontraŭ Francio, ĉar, alvokinte la sendependecon de la prokurorejo, Francio ne plu havis argumentojn por ataki decidon sendependan de la prokuroroj mem[18]. Ĉi tiu elekto fariĝis dum la Briteliro, kiam Irlando ne partoprenas en la ALSJ, kaj kiam Malto, kies la angla estas unu el la oficialaj lingvoj, ne estis komence partoprenanta (poste Malto aliĝis al la Eŭropa Prokurorejo kaj nomumis Yvonne Farrugia prokuroro por Malto la 29an de julio 2020). La elekto de la angla do surpriziĝis, ĉar neniu prokuroro estis denaska angloparolanto. Alia kritikita punkto estas, ke lingvo ankaŭ transdonas jurajn konceptojn, kaj la juro de Anglujo ĝuste tre malsamas de la juro de la kontinentaj landoj[18] (la juroj influitaj de la angla juro estas tiuj de la eksaj kolonioj: Irlando, Malto kaj Kipro).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franclingve) Kio estas la Eŭropa prokurorejo? (arkivo) ĉ Toute l'Europe.eu (konsultita la 21-an de septembro 2019)
  2. (franclingve) La eŭropa prokurorejo ekfunkcias (arkivo) ĉe Dalloz actualité (konsultita la 6-an de decembro 2020)
  3. (franclingve) Reguloj de la Eŭropa Prokurorejo (arkivo) ĉe EUR-Lex
  4. (franclingve) L'essentiel Mobile (arkivo) ĉe m.lessentiel.lu (konsultita la 25-an de oktobro 2020)
  5. (anglolingve) EU enkondukas Ĝeneralan Prokuroron por batali la kontraŭ-EUajn krimojn (arkivo) ĉe Global Compliance News (konsultita la 21-an de septembro 2019)
  6. (anglolingve) Jura kunlaborado (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono (konsultita la 21_an de septembro 2019)
  7. (franclingve) La rumana Laura Codruța Kövesi, estonta estro de la eŭropa prokurorejo (arkivo), ĉe RTBF Info (konsultita la 21-an de septembro 2019)
  8. (franclingve) Propono pri jura kunlaborado kaj funkciigo de la eŭropa prokurorejo (arkivo) ĉe la retejo de la Franca Senato (konsultita la 21-an de septembro 2019)
  9. (anglolingve) Eŭropa ĉefprokuroro kaj 22 eŭropaj prokuroroj ĵuras antaŭ Justica Kortumo de Eŭropa Unio (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono (konsultita la 6-an de decembro 2020)
  10. (anglolingve) 20 anŝtatoj konfirmas la kreon de Eŭropa Prokurorejo , ĉe la retejo de la Eŭropa Konsilio, 12-a de oktobro 2017
  11. (nerderlandolingve) Nederlando kuniĝas kun Eŭropo ĉe fd.nl, 21-a de oktobro 2017
  12. (anglolingve) Ĝisdatigo de la Eŭropa Prokurorejo pri la efektivigo, ĉe la retejo de la Eŭropa Konsilio, 30-a de majo 2018
  13. (anglolingve) Eŭropa Prokurorejo: Nederlando fariĝas 21-a lando por kunigi komunajn klopodojn por protekti buĝeton de EU kontraŭ fraŭdo ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 1-a de aŭgusto 2018
  14. (anglolingve) Eŭropa Prokurorejo: Malto fariĝas 22-a lando por kunigi komunajn klopodojn por protekti buĝeton de EU kontraŭ fraŭdo , ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 7-a da aŭgusto 2018
  15. (anglolingve) Discurso de la ĉefministro Stefan Lofven en la Eŭropa Parlamento la 3an de aprilo 2019 ĉe la retejo de la Sveda Registraro, 3-a de aprilo 2019
  16. (anglolingve) Deklaro pri Registara EU-Politiko ĉe la retejo de la Sveda Registraro, 3e-a de januaro 2020
  17. https://agenceurope.eu/fr/bulletin/article/12583/34 (arkivo
  18. 18,0 18,1 (franclingve) La nova Eŭropa Prokurorejo parolos English only (arkivo ĉe Libération.fr; 5-a de oktobro 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]