Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio
Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio | ||
---|---|---|
decentralised agency of the European Union (en) | ||
Komenco | 28-a de februaro 2002 | |
Geografia situo | 52° 5′ 39″ N, 4° 17′ 9″ O (mapo)52.0940438344174.2859521180151Koordinatoj: 52° 5′ 39″ N, 4° 17′ 9″ O (mapo) | |
Sidejo | Hago | |
| ||
Tipo | Agentejo de Eŭropa Unio | |
Celo | Justica Kunlaborado | |
Agareo | ||
Estr(ar)o | Ladislav Hamran | |
Retejo | www.eurojust.europa.eu | |
La Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio, aŭ Eŭrojust, estas la eŭropunia agentejo respondeca pri plifortigo de jura kunlaborado inter la membroŝtatoj per adopto, ĉe eŭropa skalo, de strukturaj rimedoj celantaj antaŭenigi optimuman kunordigon de enketaj agoj kaj procesigoj preter la kadro de unu nacia teritorio, kun plena respekto al fundamentaj rajtoj kaj liberecoj. Starigita per la konsila decido de la 28-a de februaro 2002, la principo de ĝia estiĝo estis skizita ĉe la Eŭropa Konsilio en Tampere (1999, §46). Ekipita per jura personeco, Eurojust estis parto de la tria kolono de Eŭropa Unio antaŭ ilia malapero post la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato. La Amsterdama Traktato (1997) ebligis la kreon de tia justica institucio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Eŭrojust estis kreita la 28-an de februaro 2002 per decido 2002/187 / JAI[1].
Ĝia prezidanto, José Luis Lopes da Mota, estis devigita eksiĝi en decembro 2009 pro suspekto, ke li celis kaŝi supozatan koruptan kazon pri portugala ĉefministro José Sócrates[2].
Celoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi celas la jenajn ĉefajn celojn:
- antaŭenigi kaj plibonigi la kunordigon de la agado de la kompetentaj aŭtoritatoj de la membroŝtatoj rilate al enketoj kaj procesigoj en la membroŝtatoj;
- plibonigi kunlaboron inter la kompetentaj aŭtoritatoj de la membroŝtatoj, precipe faciligante la efektivigon de internacia jura helpo kaj la plenumon de ekstradicio-petoj;
- subteni cetere la kompetentajn aŭtoritatojn de la membroŝtatoj por plifortigi la efikecon de siaj esploroj kaj procesigoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ François Falletti, Kvin jaroj da justica kunlaborado Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe justice.gouv.fr, 7-a de aŭgusto 2007
- ↑ Eric Alt, Senpuneco: nur 0,025% da kondamnoj pro koruptado (arkivo), Le Monde diplomatique, 1-a de aprilo 2010