Interdominanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interdominantoj (ankaŭ duarangaj dominantojpreteraj dominantoj) estas akordoj kun dominanta karaktero, kiuj dissolvas en sonon malsaman al toniko.

Oni uzas ilin por enkonduki moduladonflankeniron, sed ili ankaŭ povas aperi por nur mallonga momento, do sen gravaj konsekvencoj. Ĉar interdominantoj ne estas nure formeblaj per gam-apartena materialo de la bazotonalo, ĉiam necesas uzo de alteraciiloj. Por mildigi la fremcecon de ĉi tiuj sonoj en la harmonia kunteksto kaj samtempe substreki ilian efikon, ĉi tiu interdominantoj ofte aperas kiel dominantaj septakordoj (vidu ankaŭ: karakteriza disonanco). Ofte ili eliĝas kromate el la antaŭa sono, kio siaflanke garantias interligitecon.

Speciala kazoj estas la duobla dominanto kaj duobla subdominanto.

Ekzemploj

en C-maĵoro

Inter-
dominante
Akordoj C A7 d G7 C
Funkcioj T (D7) Sp D7 T

Interdominantoj estas skribitaj inter krampoj laŭ skribmaniero de la funkcia teorio kaj rilatas kun la venonta funkcio.