Saltu al enhavo

Interkultura Novelo-Konkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Interkultura Novelo-Konkurso
konkurso
Organizanto Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto
Fondita en 2021
En TTT https://bobelarto.ink/eo/konkurso/
vdr

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) okazas ĉiujare, kaj la rezultoj estas anoncitaj en la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Akademio Literatura de Esperanto kunlabore kun Bobelarto. La unua INK okazis en 2021. La konkurso ekde 2022 havas du kategoriojn por komencantaj kaj spertaj verkistoj.

Konkursaĵoj devas esti nepublikigitaj. Ili povas esti verkitaj en Esperanto aŭ en alia lingvo el listo, kiu varias de jaro al jaro, aŭ verkitaj en iu ajn lingvo kaj akompanataj de bona traduko al unu el la konkurslingvoj. La maksimuma longo estas 12 000 karaktroj.[1] Oni publikigas kolekton de la finalistaj noveloj.

INK havas du kategoriojn:

a) komencantaj verkistoj
b) spertaj verkistoj.

La unua konkurso en 2021 havis nur unu kategorion.

Jaro Temo Sperta kategorio Komencanta kategorio Prezidantoj Novelaro
2021 KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”
  1. Rafael Nogueras, "Amo en la tempoj de kovimo"
  2. James Bridge, "La sekreta recepto"; Rafael Nogueras, "Ĉu ne pli bone hejme?"
  3. Sten Johansson, "La tricentrideksepa tago"; Martin Rue, "La brakumklubo"

Premio de fotokonkurso: Bong Sou

Prezidanto:

Francisko Lorrain Honora prezidanto:Claudia Larochelle

Amo, tuso, kaj forpaso: Homoj kaj kovimo[2]
2022 "Nokta vojaĝo"
  1. Jorge Rafael Nogueras – Portoriko La babaŝa preĝkolĉeno
  2. Natalia Dolak (Наталія Доляк) – Ukrainio Перша подорож остання (La unua vojaĝo estas la lasta)
  3. Aleksandr Dimidov (Александр Димидов) – Usono Полуночники (Noktemuloj)
  4. Luigi Guicciardi – Italio Viaggio al termine della notte (Vojaĝo ĉe la noktofino)
  1. Tatjana Tereĥova – Rusio Somera promenado Premio:
  2. Ksenia Kormysh (Ксения Кормыш) – Rusio Найти дорогу (Trovi la vojon)
  3. Evgenij Zibert (Евгений Зиберт) – Rusio Цветы для папы (Floroj por paĉjo)
  4. Pascal Vilain – Francio Nepre nun
Prezidanto:

Brunetto Casini Honora prezidanto: Paola Cereda[3]

La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
2023 La sekreta vivo de miaj najbaroj
  1. Vincenza Giubilei – Italio La najbaro (Il vicino di casa)
  2. Salvatore Amato – Unuiĝinta Reĝlando La gusto de libereco (Il sapore della libertà)
  3. Jorge Rafael Nogueras – Portoriko … kaj la fenestroj, okulojn
  4. Ekaterina Irtegova (Екатерина Иртегова) – Rusio Nervozaj rozoj (Нервные розы)
  5. Davide Bacchilega – Italio La luantino supre (L’inquilina del piano di sopra)
  1. Leila Mohammad Alizadeh Niku (لیلا محمدعلی زاده نیکو) – Irano Reviviĝo (احیا)
  2. Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio Ora sablo (Золотой песок)
  3. Anastasia Vashenko (Анастасія Ващенко) – Ukrainio Laŭ la spuro de paneroj (По сліду хлібних крихт)
  4. Elisabetta Cammarata – Italio La klaŭno (Il pagliaccio)
  5. Evgenij Mirmovich (Евгений Мирмович) – Rusio Korvaĉo (Карга)
La sekreta vivo de miaj najbaroj
2024 Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens
  1. Zakhar Serebrov (Захар Серебров) – Rusio Kie vojoj renkontiĝas (Там, где сходятся дороги)
  2. Jorge Rafael Nogueras – Portoriko La ĉioscieco de OV-GPT
  3. Ljudmila Shebella (Людмила Шебелла) – Estonio Lasta lavo (Последняя стирка)
  4. Yin Jiaxin – Ĉinio Olda Fan kaj la roboto-edzino
  5. Mahin Rad (مهین راد) – Irano Ruĝa saŭco sur blua ĉemizo (سُسِ قرمز روی پیراهن آبی)
  1. Javad Eskandari Mayvan (جواد اسکندری مایوان) – Irano Kunulo (همدم)
  2. Elisabetta Antichi – Italio Dankon, Komputilo (Grazie, Computer)
  3. Mikhail Reztsov (Михаил Резцов) – Rusio Malsatklingokuristo (Бегущий по лезвию голода)
  4. Olena Klymovskykh (Олена Климовських) – Ukrainio Generatoro de falsa vivo (Fake life генератор)
  5. Stefan Grotz – Germanio Nenio pli gravas
2025 La detalo kiu ŝanĝas ĉion


La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
  • "La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj". Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2022, Redaktoro: François Bolduc, Aŭtoroj de unuopaj noveloj: Robert Sieber, Julia Levi, Oksana Vasilkova, Laura Esposito, Aaron Fingtam, Monia Minnucci, Natalia Nikulina, Cyrille Chopelet, Paola Cereda, Carlos Hernández Loarca, Pascal Vilain, Kira Sinelnik, Iura Proskura, Emanuela Pellicciaro, Mauro Barbetti, Tatjana Tereĥova, Paulo Sergio Viana, Ilia Sumilfia Dewi, James Bridge, Vadim Grin, Julia Bautina, Jorge Rafael Nogueras, Anna Bonardi, Maria Rosario Spanò, Valentina Barachevskaia, Lori Marchesin, Ugo Filippo Cavallo, Anastasia Pushkareva, Aleksandr Dimidov, Carlo Simonelli, Davide Bacchilega, Sten Johansson, Ksenia Kormysh, Luigi Guicciardi, Eugenij Zibert, Akiko Ĵin, Natalia Dolak.
  • "La sekreta vivo de miaj najbaroj" Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2023.
  • “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens (2026)


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Retpaĝo de INK https://www.akademio-literatura.org/ink-2
  2. "Interkultura Novelo-Konkurso". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.
  3. "Paola Cereda: Honora prezidanto de la 2-a INK". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.