Internacia Instituto por Strategiaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la usona Strategic Studies Institute (SSI)


Internacia Instituto por Strategiaj Studoj
pensfabrikokaritata organizaĵo
Komenco 1958 vd
Geografia situo 51° 30′ 41″ N, 0° 6′ 49″ U (mapo)51.5115-0.11353Koordinatoj: 51° 30′ 41″ N, 0° 6′ 49″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Internacia Instituto por Strategiaj Studoj (Granda Londono)
Internacia Instituto por Strategiaj Studoj (Granda Londono)
DEC
Internacia Instituto por Strategiaj Studoj
Internacia Instituto por Strategiaj Studoj
Map
Internacia Instituto por Strategiaj Studoj
Fondinto(j) Michael Howard • Denis Healey vd
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

La Internacia Instituto por Strategiaj Studoj (angle International Institute for Strategic Studies, akronime IISS) estas brita esplorinstituto kaj pensfabriko en la areo de internaciaj rilatoj kaj similaj aferoj. La ĉefsidejo estas ekde 1997 en Arundel House en Londono [1]. En 2016, IISS estis vicigita kiel la dektria plej bona pensfabriko en la mondo [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La IISS estis establita en 1958 kun fokuso sur armilkontrolo kaj atommalarmado. La instituto havas bonajn ligojn kun establitaj politikistoj, precipe en Usono kaj Britio, kaj havis gravan efikon al la intelekta strukturo dum la Malvarma Milito.

La dua numero aperis kun la titolo " La Komunista Bloko kaj la Libera Mondo: La Milita Bilanco 1960. "

Eldonado[redakti | redakti fonton]

IISS publikigas The Military Balance, ĉiujara takso de la militaj kapabloj de diversaj nacioj. Ekde 1917 ankaŭ estas eldonita Military Balance+, reta datumbazo kun la sama enhavo.

Aliaj publikaĵoj inkluzivas datumbazon pri armitaj konfliktoj ; Survival, revuo pri tutmonda politiko kaj strategio; Strategic Survey, la ĉiujara revizio de tutmondaj konfliktoj; kaj Strategic Comments, reta analizo de aktualaj aferoj en internaciaj diplomatiaj rilatoj. Ekde ĝia komenco, la Instituto publikigis la Adelphi Papers libroserion, kiu kovras aktualajn strategiajn temojn. Lastatempaj eldonoj kovris temojn kiel ekzemple ĉina ciberpotenco, la konflikto en Ukrainio, intertraktado kun armitaj grupoj, kaj la Iraka Milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Contact Us (angle). Alirita 2023-02-18.
  2. . 2017 Global Go To Think Tank Index Report (31 January 2018). Arkivita el la originalo je 30 March 2019. Alirita 7 August 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]