Saltu al enhavo

Internacia Psikoanaliza Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Psikoanaliza Asocio
scienca societo
karitata organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1910 vd
Geografia situo 51° 31′ 48″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)51.530055-0.096909000000011Koordinatoj: 51° 31′ 48″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Sidejo Londono
Internacia Psikoanaliza Asocio (Granda Londono)
Internacia Psikoanaliza Asocio (Granda Londono)
DEC
Map
Internacia Psikoanaliza Asocio
Fondintoj Sigmund Freud vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
v • d • r
Memortabulo memoranta la fondon de la IPV en 1910, Grand Hotel Nurenbergo.

La Internacia Psikoanaliza Asocio (angle International Psychoanalytical Association, mallongigita IPA) estas asocio kiu inkludas 12 000 psikoanalizistoj kiel membroj kaj funkcias per 70 konstituantaj organizoj. Ĝi estis fondita en marto 1910 fare de Sigmund Freud, laŭ ideo proponita de Sándor Ferenczi.

La Germana Psikoanaliza Societo (germane Deutsche Psychoanalytische Gesellschaft, mallonge DPG, estis la unua nacia suborganizaĵo, fondita samtempe kaj samloke kiel la internacia asocio, en la sama kongreso en Nurenbergo. Fonda branĉo de la internacia asocio same estis la Viena Psikoanaliza Societo de aprilo 1908. La Usona Psikoanaliza Asocio, angle American Psychoanalytic Association, fondita en majo 1911 per grupo ĉirkaŭ la brita psikoterapiisto Ernest Jones estis dua nacinivela asocio nun havante membrajn societojn kiuj kovras ĉirkaŭ tri kvaronojn de la psikoanalizistoj de Usono (la ceteraj estas membroj de "sendependaj" societoj kiuj estas en rekta rilato kun la IPA) - ĝi estis dua psikoanaliza asocio en Usono post la Novjorka Psikoanaliza Societo, fondita jam en februaro 1911, sed, kiel indikas la nomo, aktiva nur regione. Plia poste aparte grava branĉo iĝis la Brita Psikoanaliza Societo, fondita en oktobro 1913, cetere same per grupo ĉirkaŭ la brita psikoterapiisto Ernest Jones. Kiel membra societo en Svislando aldoniĝis en marto 1919 la organizaĵo Schweizerische Gesellschaft für Psychoanalyse (SGP), france Société suisse de psychanalyse (SSPsa).

En 1902 Sigmund Freud startis kunsidi ĉiusemajne kun kolegoj por studi sian laboron, kaj tiel naskiĝis la Psikologia Merkreda Societo. Ĉirkaŭ 1908 estis 14 regulaj membroj kaj kelkaj gastoj estis Max Eitingon, Carl Jung, Karl Abraham, kaj Ernest Jones, ĉiuj estontaj prezidantoj de IPA.[1] Tiu Societo iĝis la Viena Psikoanaliza Societo.

En 1907 Jones sugestis al Jung ke oni devus aranĝi internacian kunsidon. Freud bonvenigis la proponon. La kunsido okazis en Salcburgo la 27-an de aprilo 1908. Jung nomis ĝin la "Unua Kongreso por Freud-a Psikologio". Ĝi estis poste rekonita kiel la unua Internacia Psikoanaliza Kongreso. Tamen, la IPA ne estis ankoraŭ fondita.

La IPA estis establita en la venonta Kongreso okazinta en Nurenbergo en marto 1910.[2] Ties unua prezidanto estis Carl Jung, kaj ties unua sekretario estis Otto Rank. Sigmund Freud konsideris ke internacia organizo estu esenca por antaŭenigi siajn ideojn.