Internacia Sekurec-Asista Forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de ISAF (Afganio) kun paŝtoa skribaĵo: کمک او همکاری (Komak ŭa Hamkāri), en Esperanto: „helpo kaj kunlaboro“.

La Internacia Sekurec-Asista Forto - angle International Security Assistance Force, mallonge ISAF, estas internacia armea misio sub gvido de la organizaĵo NATO ekde la jaro 2001 respondeca pri subteno de sekureco kaj konstruo en Afganio. La sidejo estas en la kvartalo Veziro Akbar Ĥano de Kabulo.

La unuo stariĝis laŭ peto de la partoprenantoj de la internacia konferenco de Petersberg proksime de la okcidentgermanaj urboj Bonno kaj Königswinter en 2001, kaj laŭ permeso de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne kalkuliĝas "blukaska" pactrupo de la Unuiĝintaj Nacioj, sed "perforta pacigo" en respondeco de la partoprenantaj ŝtatoj.