Internacia Sindikato de Nutraĵo, Agrikulturo, Hotelo, Restoracio, Manĝejo, Tabako kaj Aliancitaj Laboristaj Asocioj
Internacia Sindikato de Nutraĵo, Agrikulturo, Hotelo, Restoracio, Manĝejo, Tabako kaj Aliancitaj Laboristaj Asocioj | ||
---|---|---|
Unión Internacional de Trabajadores de la Alimentación, Agricolas, Hoteles, Restaurantes, Tabaco y Afines | ||
tutmonda sindikata federacio | ||
Komenco | aŭgusto 1920 vd | |
Antaŭe | International Secretariat of Brewery Workers • International Federation of Meat Workers • International Federation of Bakers, Pastry Cooks and Allied Workers' Associations • International Federation of Tobacco Workers • International Union of Hotel, Restaurant and Bar Workers • International Federation of Plantation, Agricultural and Allied Workers vd | |
Sidejo | Lancy | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Sindikato de Nutraĵo, Agrikulturo, Hotelo, Restoracio, Manĝaĵo, Tabako kaj Aliancitaj Laboristaj Asocioj (angle International Union of Food, Agricultural, Hotel, Restaurant, Catering, Tobacco and Allied Workers' Associations, akronime IUF) estas tutmonda sindikata federacio de sindikatoj kun membroj en vario de industrioj, multaj de kiu rilatas al manĝaĵa prilaborado, preparado kaj servo.
En 2005, la IUF havis 336 sindikatojn kaj sindikatajn federaciojn kiuj reprezentas la interesojn de dungitoj en la menciitaj sektoroj en 120 landoj, reprezentante pli ol 12 milionojn da laboristoj.
La organizo estis fondita en 1920 tamen, ĝi havas siajn radikojn en la Internacia Tabakista Federacio de Laboristoj, kiu estis formita en 1889 kaj kunfandita kun la IUF en 1958.
Ĝia ĉefsidejo situas en Ĝenevo. Tamen, ĝi havas sendependajn lokajn oficejojn en Afriko, Azio, Karibio, Eŭropo, Sudameriko kaj Nordameriko.
La prezidanto estas Berthold Huber.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- IUF oficiala retejo
- IUF Facebook paĝo
- IUF Latin-Ameriko retejo
- Pri la historio kaj politiko de la IUF —ampleksa informo pri la IUF kaj ties antaŭuloj en PDF (3MB): nelonga historio de la IUF, intervjuo kun Dan Gallin (Ĝenerala Sekretario de la IUF 1968-97) kaj itenerio de rekordoj kaj raportoj de la IUF kaj ties antaŭuloj en la biblioteko de la Friedrich-Ebert-Stiftung (FES).
- Intervjuo kun Dan Galin, IUF Ĝenerala Sekretario 1968-1997—reta versio de intervjuo presita en FES historia dokumento.