Interplaneda dosiersistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interplaneda dosiersistemo (IPDS) (angle: InterPlanetary FileSystemIPFS) estas protokolo desegnita por krei permanentan kaj malcentran metodon konservi kaj kunhavigi dosierojn. Ĝi estas enhave adresebla, samtavola hipermedia distribua protokolo. Nodoj en la IPDSa reto formas distribuitan dosiersistemon. IPDS estas malfermitkoda projekto evoluigata ekde 2014 de Protocol Labs kun helpo de la malfermitkoda komunumo. Ĝi estis komence desegnita de Juan Benet.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2014, la IPDSa protokolo utiligis la Bitmonajn blokĉenan protokolon kaj retan infrastrukturon por konservi neŝanĝeblajn datumojn, forigi duplikatajn dosierojn el la tuta reto kaj obteni adresan informon por atingi konservajn nodojn kaj serĉi dosierojn en la reto.

Realigoj per Go kaj JavaScript ekzistas kaj realigo per Python estas evoluigata. La realigo per Go estas konsiderata kiel la referenca realigo dum formalaj specifoj estas evoluigata.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

IPDS estas samtavola distribuita dosiersistemo. Iumaniere IPDS estas simila al la Tut-Tera Teksaĵo, sed IPDS povus esti vidita kiel unuopa BitTorenta svarmo, interŝanĝanta objektojn ene de unu Git-deponejo. Alivorte, IPDS provizas altflukvantan, enhave adresitan blokan konservan modelon, kun enhave adresitaj hiperligiloj. Tio formas ĝeneraligitan Merklan direktitan neciklan grafeon (DNG). IPDS kombinas distribuitan hakettabelon, stimulitan blokan interŝanĝon kaj mem-atestantan nomspacon. IPDS ne havas unuopan malsukcesan punkton kaj nodoj ne devas fidi unu la alian, krom ĉiu nodo al kiu ili estas konektitaj. Distribuita enhav-livero ŝparas bandlarĝon kaj malhelpas disajn atakojn pri senhavigo de servoj, kiuj estas tre malfacilaj problemoj por HTTP.

La dosiersistemo povas esti alirita diversmaniere, inklude per FUSE kaj per HTTP. Loka dosiero povas esti aldonita al la IPDS-dosiersistemo, igante ĝin havebla de la mondo. Dosieroj estas identigitaj per siaj haketaĵoj, do IPDS estas amikema al kaŝmemorigado. Ili estas distribuitaj per protokolo bazita sur BitTorento. Aliaj uzantoj, kiuj vidas la enhavon, helpas servi la enhavon al aliaj en la reto. IPDS havas nomservon nome IPNS, tutmondan nomspacon bazitan sur PKI, kiu helpas konstrui fidajn ĉenojn, estas kongrua kun aliaj NS-oj kaj povas mapi DNS-on, .onion, .bit, ktp. al IPNS.

Menciindaj uzantoj[redakti | redakti fonton]

La kataluna sendependiĝa referendumo, okazinta en septembro-oktobro 2017, estis determinita kiel kontraŭleĝa de la Konstitucia Tribunalo de Hispanio kaj multaj rilataj retejoj estis blokitaj. Poste, la Kataluna Pirata Partio spegulis la retejon per IPDS por preteriri la blokan ordonon fare de la Alta Kortumo de Justeco de Katalunio.

La turka vikipedio, cenzurita en Turkio, estas ekde la 4-a de majo 2017 spegulata en IPDS.[1][2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo InterPlanetary File System en la angla Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]