Intertajda zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fama intertajda zono ĉirkaŭ Monteto Sankta-Mikaelo.

Intertajda zono (vadmaro - vade irebla maro) estas tiu areo ĉe la marbordo, kiu estas sub forta influo de la tajdo. Tiu fenomeno estas spektebla ĉefe en la modera zono, dum en la tropikoj konvenaj bordaj regionoj troviĝas nur en la mangrovoj, kie ĝi estas superkreskita per plantoj.

La intertajda zono estas dufoje inundita po tago pro mara alfluo kaj iĝas senmarakva dum defluo. Por la estiĝo de intertajda zono necesas la eta (maks. 1 m) altodiferenco en relative longa distanco en maro (1000 m). Samtempe necesas, ke la altodiferenco inter mara alfluo kaj defluo estu min. 2 m. Tiel sufiĉe granda surfaco senakviĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]