Sliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sliko

La sliko estas areo karakterizita per vadmaroj en flusejo ; tiuj vadmaroj konsistas el du biologie tre malsamaj medioj: la ŝoro supre, la sliko malsupre de la marbordaj vadmaroj. La sliko do estas la malsupra parto de flusejo, tiu, kiu estas la plej ofte mergita; je ĉiu alta tajdo, eĉ morta tajdo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Sliko devenas de la nederlanda vorto "slikke", kiu signifas « koton ».

Fizikaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj sedimentoj estas maroriginaj (mara erozio), kaj/aŭ teroriginaj (precipe materialo alportita de riveroj). Ili estas fajnaj: ŝlimo, kotsablo, mola ŝlimsablo.

La strukturo kaj dikeco de sliko povas varii laŭ sezono. Ili dependas de:

  • de vivnetaŭga kunteksto; ĉefe de reologiaj karakterizaĵoj, eldonoj ligitaj al riveraltiĝoj kaj tajda trudiĝo (alteco de tajdoj). La sliko suferas ankaŭ ekstremajn kondiĉojn (fluoj, saleco, submetiĝo al ultraviola radiado je malalta tajdo...).
  • de biotika kunteksto (bioperturba aktiveco de organismoj, aparte de de fosaj organismoj kiaj vermoj aŭ sifonhavaj (konkoj; ekz.: Hydrobia ulvae kaj Scrobicularia plana studataj de Ifremer kiel bioperturbantoj)

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La sliko estas nuda aŭ tre malriĉa je vegetaloj, sed ĝi ŝirmas egan bakterian biomason, kiu ludas esencan rolon en procezoj de sinpuriĝo kaj de reciklado de nekromaso.

Ĝi ŝirmas diversan faŭnon de duvalvaj specioj (klovisoj, cerastodermoj...), etaj paŝtiĝantaj gastropodoj, verdaj kraboj, paŝtiĝantaj aŭ ĉasantaj fiŝoj (mugiloj, platesoj, labrakoj). Multaj vermoj kaj moluskoj, kiuj vivas an salŝlimo estas nutraĵo tre ŝatata de multaj birdoj, kiuj tie venas por nutri sin je malata tajdo. Temas kutime pri birdoj kun longa beko nomitaj vadbirdoj.

Ekologiaj servoj[redakti | redakti fonton]

Dufoje tage, je ĉiu tajdo, parto de sedimentoj remiksiĝas kun akvo kaj denove kuŝiĝas tiel tenante la biofilmon, en sistemo, kiu funkcias iomete kiel akvopurigejo je fluigita lito. En ŝlimo, se ĝi ne estas venenita per poluantoj, multaj filtrantaj organismoj kontribuas al riĉeco de tiu ekosistemo, kiu ludas gravan rolon en la estuara manĝoreto.

La sliko produktas multajn mikroorganismojn, kiuj estas la unua nutraĵo por alvusoj ka krustuletoj. Ĝi ludas rolon en nutrado de vartejoj de iuj specioj.

Troveblas kelkfoje tre abunda biomaso (ĝis pluraj miloj da individuoj en kvadrata metro je malalta tajdo) kaj en modera klimato almenaŭ 60 specioj de fiŝoj kaj krustuloj sin nutras dum sia tuta aŭ prto de sia vivo. Je malalta tajdo, miloj da birdoj venas tien por serĉi moluskojn aŭ makro-zoa bentoso.

Premoj kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj medioj, kiuj aspektas malriĉaj kaj malmulte ŝatataj de turistoj malprogresas pro kresko de havenoj kaj detruo de vadmaroj por etendi urbojn, flughavenojn, ktp.

Loke ili estas viktimo de gravaj poluoj, aparte malsupre de poluitaj estuaroj. Ĉasplombo (toksa grajnaĵo) povas esti akumulita (proksimume 4 milionoj da plumbaj globetoj en ĉiu hektaro en Kamargo[1]) kaj minaci aŭ mortigi (pro besta plumbovenenigo) marbirdojn, kiuj tie sin nutras.

La slikoj suferas verŝajne pri ĝenerala plantoziĝo de medio.

Kie observi slikon ?[redakti | redakti fonton]

En Francio, plej vasta slikoj troviĝas en Golfo de monteto Sankta-Mikaelo, en Golfeto de Audierne (Bretonio), dans en Golfo de Morbihan, en Golfo de Somme, en Golfo de Canche, Golfo de Authie kaj en Platier d'Oye.

En Belgio, estas sliko en natura rezervejo «De IJzermonding» situanta en enfluejo de rivero Yser en Nieuport kaj en natura rezervejo deZwin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ François Ramade

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]