Io-ujo-batalo
Io-ujo-batalo estas la nomo de la akra disputo, kiu ekflagris en Esperantujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de Hector Hodler, tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La kontraŭpartion gvidis profesoro Théophile Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la Lingva Komitato oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la Esperantistaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala kontraŭstaro. -- Kálmán Kalocsay, en Enciklopedio de Esperanto 1934.
"Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakto, ke la revuo ,Esperanto' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentan formon. - La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. - La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en Esperanto." -- Montagu Christie Butler, M. C. B., same en Enciklopedio de Esperanto 1934.
La batalo en la Esperanta Vikipedio
[redakti | redakti fonton]La batalo okazis en 2009 en la Esperanta Vikipedio, kiam la vikipediisto Bertilow (Bertilo Wennergren) volis enkonduki la ujo-formojn kaj alinomi la ekzistantajn artikolojn al la ujo-formo. En tiu apogis lin ĉefe vikipediisto Marcos. Bertilow jam en majo de 2009 agadis en kadro de UEA kaj sukcesis akceptigi Liston de Rekomendataj Landnomoj.
Post tio okazis somere de 2009 akra diskuto, kiun vi povas sekvi tie ĉi:
- antaŭeventoj en 2007
- Vikipedio:Baloto/-ujo aŭ -io en la artikolaj titoloj
- Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco/arkivo 1a raŭndo
- fina rezulto de la diskuto, baloto en 2009
Postaj eventoj
[redakti | redakti fonton]Pro la malsukceso konvinki plimulton pri favorado de la ujo-formoj, Bertil Wennergren forlasis la Esperantan Vikipedion.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Uzanto:Bertilow: Malsamoj inter versioj (24-a de julio 2009).