Ippari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ippari
rivero
Bazaj informoj
Longeco 23 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj [[]]
vdr

Ippari estas rivero sur la itala insulo Sicilio, en provinco Ragusa.

Ĝi longas 28 km kaj fontas proksime de Cifali Ganzeria, el la "diana fonto". Proksime de kabo Punta della Camerina ĝi enfluas Mediteraneon. Ĝi preterpasas la urbon Vittoria. Mallonge antaŭ sia fino ĝi trafluas eksan lagon, kiu kredeble iam estis laguno. Ĝia fino situas je 36° 52′ N 14° 26′ O / 36.867 °N, 14.433 °O / 36.867; 14.433 (mapo)Koordinatoj: 36° 52′ N 14° 26′ O / 36.867 °N, 14.433 °O / 36.867; 14.433 (mapo). La ĉerivera tereno sube de Vittoria apartenas al la natur-rezervejo Pino d'Aleppo.

Kvankam la nomo Ippari estis uzata jam en antikvaj tempoj, la mezepoko nomis la riveron "rivero de Cammarana".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.