Irén Orosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

OROSZ Irén (oros) familonomo: Princz Lajosné, nask. Ortner Irén, estis rumanuja hungara verkistino, redaktorino naskita en Arad la 22-an de septembro 1907 kaj mortinta en Kluĵo la 28-an de aprilo 2001.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Irén Orosz finis kvar klasojn en malsupra gimnazio (1922), poste ŝi estis virina tajlormetiistino. Pro sia komunista konvinkiĝo ŝi estis malliberigita (1925-26). Ŝi iĝis laboristino en Braŝovo kaj ŝi estis denove kondamnita (1928-30). Poste ŝi iĝis raportistino de gazetoj Virradat kaj Reggel (1931-36), pli poste redaktorino de Deva de la Brassói Lapok-Népújság (1937-38). En 1945 ŝi alvenis al Kluĵo, kaj ŝi estis rubrikestra raportistino, interna kunlaborantino de Dolgozó Nő kaj Utunk kaj poste sia pensiuliĝo (1967) vicĉefredaktoro de Utunk. Ŝian libron Találkozás a hosszú úton pri eksterleĝaj jaroj kaj pri ĝiaj herooj post 1956 je la ordono de cenzorofico oni neniigis.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaleidoszkóp (noveloj, Arad 1936);
  • Zeng a Beszterce völgye (jegyzetek az épülő vízierőműről, 1953);
  • Találkozás a hosszú úton (1958);
  • Napirendi pont: a boldogság (rakontoj, 1959);
  • Tavaszi üzenet (rakontoj, 1961);
  • Kövér pap vadászó macskája (noveloj, 1968).

Fontoj[redakti | redakti fonton]