Irén Szöllősy
Irén Szöllősy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szöllősy Irén |
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | la 11-an de junio 2011 en Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irén Szöllősy [soloŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szöllősy Irén estis hungara aktoro, pupteatristo. Ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Szőllősy, Szőllőssy.
Irén Szöllősy [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de junio 2011 supozeble en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irén Szöllősy lernis en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Post la 2-a mondmilito ŝi lernis jaron en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi havis aktoran statuson. En 1949 ŝi estis fondinta membro de Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi akiris tutlandan konatecon en la 1950-aj jaroj, kiam en la Hungara Televizio ŝi estis ĉefrolanto (voĉe kun pupo) de porinfana programserio Cicavízió. Baldaŭ ŝi ankaŭ instruis en studio de la Pupteatro. Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1963-1996.
Elektitaj pupteatraj roloj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj estas pupteatraj versioj.
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Hermia; Titania
- Béla Bartók: A csodálatos mandarin - knabino
- Jonathan Swift: La vojaĝoj de Gulivero - reĝidino
- Fratoj Grimm: Cindrulino - titolrolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva nekrologo Arkivigite je 2017-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto