Iraklio

Iraklio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbego urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 71000–71999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 145 440 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 334 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 20′ N, 25° 8′ O (mapo)35.34027777777825.134444444444Koordinatoj: 35° 20′ N, 25° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 33 m [+] | ||||
Areo | 109,03 km² (10 903 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Iraklio (Ηράκλειο) estas grandurbo en Grekio, en Kreto (insulo), en la samnoma provinco Iraklio, kie ĝi estas ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la insulo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 145 440 loĝantoj sur areo de 109,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km². En la okcidento la grandurbo ekde administra reformo de 2011 nun limas al la komunumo de Malevizi (Μαλεβίζι), en la sudo al Górtina (Γόρτυνα), en la sudoriento al Arĥanes-Asterúsia (Αρχάνες-Αστερούσια) kaj en la oriento al Ĥersónisos (Χερσόνησος) - en Esperanto neniu el tiuj antaŭurbaj komunumoj de Iraklio jam havas propran artikolon kaj ne antaŭvidatas ke tiaj artikoloj estus prioritataj, tial ne metiĝas ruĝaj ligiloj.




Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 35° 20′ 00″ N 25° 08′ 00″ O / 35.33333 °N, 25.13333 °O (mapo)
- Supermara alteco: 0-100 m
- Horzono: UTC + 2 (somere UTC +3)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Iraklio etendiĝas laŭ la maro en norda parto de la insulo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la fruaj historiaj tempoj. La urbo fondiĝis en 824. En 961 Bizanco okupis ĝin. En 1204 Venecia respubliko aĉetis ĝin kaj komenciĝis glora epoko de la urbo. La turkoj sieĝis la urbon 22 jarojn, fine nur en 1669 venkis la turkoj. Dum la turka erao la urbo malevoluis. La grekoj sukcese ribelis en 1897 kaj ekde 1913 la urbo apartenas al Grekio. En 1941 la armeo de nazia Germanio okupis la tutan insulon, dume estis bombatakoj al la urbo. Dum la historio tertremoj okazis en 1664, 1856 kaj en 1926.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj (ĝemelurboj)
[redakti | redakti fonton]Konstanco, Rumanio (1992)
Odeso (Одеса), Ukrainio (1992)
Pernik (Перник), Bulgario (sen jarindiko) [1]
Toledo, Hispanio (2017)
Niĵnij Novgorod (Нижний Новгород), Rusio (2018)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio