Lasitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lasitio
provinco de Grekio • regiona unuo de Grekio [+]

AkvejoEgea maro

Koordinatoj35° N, 26° O (mapo)35.08333333333325.833333333333Koordinatoj: 35° N, 26° O (mapo)
- koordinatoj35° N, 26° O (mapo)35.08333333333325.833333333333Koordinatoj: 35° N, 26° O (mapo) [+]
Areo1 823 km² (182 300 ha) [+]
Loĝantaro73 258 [+] (2021)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo72x xx [+]

Lasitio (Grekio)
Lasitio (Grekio)
DEC
Lasitio
Lasitio

Vikimedia Komunejo:  Lasithi Prefecture [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de Lasitio en Grekio

Lasitio (greke Λασίθι respektive Νομός Λασιθίου - Nomos Lasithiu) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la kvar provincoj de la insulo Kreto kaj unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1 823 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 76 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Agios Nikolaos. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Kreto (Περιφέρεια Κρήτης, Periferia Kritis) kaj kovras la plej orientan parton de ĝi, najbare al la provinco Iraklio en la okcidento.

La provinco havas sian nomon de la pitoreska altebenaĵo en la montaro Dikti. Laŭ la helena mitologio la dio Zeŭso naskiĝis en kavo de tiu montaro, ĉe la sudokcidenta rando de la altebenaĵo. Troviĝas pluraj arkeologiaj lokoj el la antikva minoa civilizo, kaj belaj sablaj plaĝoj, interalie la palma plaĝo de Vai. Kompare al la aliaj partoj de la insulo Kreto tamen la provinco estas malpli grandkvante vizitata de turistoj, kaj dum someroj pli trankvila. La preĝejo de la ĉefurbo Agios Nikolaos el la 10-a jarcento cetere estas inter la plej malnovaj ankoraŭ funkciantaj religiaj konstruaĵoj en Grekio.

Al la provinco krom la oriento de la insulo Kreto ankoraŭ apartenas la pli eta insulo Spinalonga.

la insulo Spinalonga


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]