Isidre Pòlit i Boixareu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Isidre PÒLIT I BOIXAREU (naskiĝis en 1880 en Alella, (komarko Maresme), mortis en 1958 en Barcelono je aĝo de 78 jaroj) estis hispana (kataluna) astronomo.

Li estis diplomita pri sciencoj en 1902 kaj ricevis sian doktorecon en 1904. Li estis profesoro en la Universitato de Barcelono kaj estis helpanto de la astronomo Josep Comas i Solá en la Observatorio Fabra. Post la morto de Comas i Solá en 1937, li estis nomumita direktoro de la Sekcio pri Astronomio.

La 17-an de novembro 1941, li malkovris la asteroidon 4298 Jorgenúnez. La asteroido 1708 Pólit[1] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]