Isla Fisher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isla Fisher
Persona informo
Naskonomo Isla Lang Fisher
Naskiĝo 3-an de februaro 1976 (1976-02-03) (48-jaraĝa)
en Maskato
Religio judismokristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater L'École Internationale de Théâtre Jacques Lecoq vd
Familio
Patro Brian Fisher vd
Patrino Elspeth Geronimos vd
Edz(in)o Sacha Baron Cohen vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoroverkistomodelo • filmaktoro • romanisto vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj Scooby-Doo ❦
Rise of the Guardians ❦
Back to the Outback ❦
Horton Hears a Who! ❦
Rango ❦
The Great Gatsby (2013) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isla Lang FISHER (naskiĝis la 3-an de februaro 1976 en Maskato, Omano) estas aktorino kaj aŭtoro. Ŝiaj gepatroj estas el Skotlando, ŝia patro laboris kiel bankisto en Omano. Ili hejmeniris de Omano al Skotlando, poste translokiĝis al Aŭstralio, kiam ŝi aĝis ses jarojn kaj kie ŝi aperis en televidaj reklamoj. Fisher iĝis fama en rolo de Shannon Reed en la aŭstralia televida serio (sap-opero) Home and Away de 1994–97, pro kio ŝi ricevis du nomumojn de „Logie Award”.

Post diversaj aktorludoj en televido kaj sur scenejo, Fisher sukcese ŝanĝis al kinejo Hollywood per la ludo de Mary Jane en la filmo Scooby-Doo de 2002, kaj ekde tiam ŝi ludis gravajn rolojn en filmoj kiel Wedding Crashers (2005), Confessions of a Shopaholic (2009), Bachelorette (2012), The Great Gatsby, Now You See Me (ambaŭ en 2013), kaj Nocturnal Animals (2016). Pliaj menciindaj ludoj okazis en filmoj Swimming Pool (2001), I Heart Huckabees (2004), London (2005), Wedding Daze (2006), The Lookout, Hot Rod (ambaŭ 2007), Definitely, Maybe (2008), Burke & Hare (2010), Visions (2015), Grimsby, Keeping Up with the Joneses (ambaŭ en 2016), Tag (2018), The Beach Bum, Greed (ambaŭ en 2019), kaj Blithe Spirit (2020). Ŝi donis voĉon al rolulojn en animaciaj filmoj kiel Horton Hears a Who! (2008), Rango (2011), Rise of the Guardians (2012) kaj Back to the Outback (2021).

Fisher ludis ankaŭ ripet-rolulon en la kvaraj kaj kvinaj sezonoj de televida serio Arrested Development (2013, 2018–19), kaj ludas en la rolo de Mary en Wolf Like Me (2022–2023). Fisher verkis du novelojn por junaj plenkreskuloj kaj la libroserion Marge in Charge.

Ŝia edzo estas kinisto Sacha Baron Cohen, kun kiu ŝi havas tri komunajn infanojn.