Isla de la Plata
Isla de la Plata en hispana kaj Arĝentinsulo en Esperanto estas malgranda insulo ĉe la marbordo de Manabí, Ekvadoro, kaj estas parto de la Nacia Parko Machalilla. Ĝi povas esti atingita per ŝipo el la havenurbo Puerto López.
En la insulo, estas granda diverseco de animalaj specioj. Ekzemple, estas kelkaj specioj de naivuloj, kiaj la Blukrura naivulo, la Ruĝkrura naivulo, kaj la Nazka naivulo. Aliaj specioj troviĝantaj tie estas la Sudamerika marleono. Delfenoj, kiaj la Tropika punktodelfeno Stenella attenuata povas troviĝi en akvoj ĉe la insulo.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Koordinatoj: 1° 16′ 43″ S 81° 04′ 07″ U / 1.27861 °S, 81.06861 °U (mapo)