Islama reformismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islama modernismo)

Islama reformismo aŭ ankaŭ kiel islama modernismo kaj modernisma salafismo estas movado kiu estis priskribita kiel "la unua islama ideologia respondo al la okcidenta kultura defia" kaj kiu celis konformigi la islaman kredon al modernaj okcidentaj valoroj kiel naciismo, demokratio, homaj rajtoj, racio, egaleco kaj socia progreso[1]. Ĝi enhavas kritikan reekzamenon de klasikaj konceptoj kaj metodoj de jurisprudenco kaj novan aliron al islama teologio kaj la ekzegezo de la Korano.

Ĝi estis la unua el pluraj islamaj movadoj - inkluzive de islama sekularismo, islamismo (politika islamo) kaj salafismo - aperintaj meze de la 19-a jarcento responde al la tiutempaj rapidaj ŝanĝoj[2], precipe la perceptita disvastiĝo de okcidenta civilizo kaj koloniismo en la islama mondo[1].Fondintoj inkluzivas Muhamad Abduh, ŝejko de la Al-Azhar Universitato dum mallonga periodo antaŭ lia morto en 1905, Ĝamal ad-Din al-Afghani kaj Mahometo Raŝid Rida.

Islama moderneco diferencas de sekularismo per tio, ke ĝi emfazas la gravecon de religio en la publika vivo, dum ĝi diferencas de salafismo. La fruaj islamaj modernistoj (Al-Afgani kaj Muhammad Abdu) uzis la esprimon "salafija" por referenci al siaj provoj renovigi islaman pensaron, kaj ĉi tiu "salafija movado" estas ofte konata en Okcidento kiel "islama modernismo", kvankam ĝi estas tre malsama de tio, kio nuntempe nomiĝas Salafisma Movado, kiu ĝenerale signifas "ideologioj kiel la ŭahabismo".  

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Islamic Modernism en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 Encyclopedia of Islam and the Muslim World, Thompson Gale (2004)
  2. (en) Mansoor Moaddel. Islamic Modernism, Nationalism, and Fundamentalism: Episode and Discourse, University of Chicago Press. p. 2.