Ĝamal al-Din al-Afghani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĝamal al-Din al-Afghani
Jamaluddin-al-afghani.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1837 (1837-11-30)
en Asadabad
Morto 9-an de marto 1897 (1897-03-09) (59-jara)
en Istanbulo, Flag of the Ottoman Empire (1844–1922).svg Otomana Imperio
Tombo Provinco Kabul
Lingvoj turka lingvoaraba lingvoPaŝtuna lingvoDaria lingvopersa lingvo
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo teologo
Information icon.svg
vdr

Sajido Ĝamāl al-Dīn al-Afghānī (perse: سید جمال الدین الافغاني; nune Sayyid Muḥammad ibn Ṣafdar -سید محمد بن صفدر) (n. en 1838 - m. la 9-an de marto 1897) estis filozofo, islama religiema reformanto, samkiel politika kaj naciisma islama aktivisto en Persio dum la regado de la kaĝaroj, en Afganio, Egiptio kaj la Otomana Imperio dum la 19-a jarcento.

Li estis unu el la fondintoj de la islama modernismo kaj akcelanto de la tutislama unueco. Li estas priskribita kiel homo kiu malpli interesiĝas en teologio ol en la organizado de islama respondo kontraŭ la premo de Okcidento por rezisti eŭropan koloniismon.