Islamo en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Blua Moskeo (Erevano).

Islamo en Armenio konsistas plejparte el azeroj kaj muzulmanaj kurdoj ĉar la armena popolo estas tradicie kaj historie kristana ekde la fruo de la 4-a jarcento, en la jaro 301 kiam Armenio fariĝis la unua kristana nacio de la mondo . En 2009, la Statistika Esplorcentro de Armenio taksis ke malpli ol 0.1% de la tuta loĝantaro, aŭ proksimume 1,000 homoj estis islamanoj.

Armenoj ne konvertiĝis al Islamo amase kiel okazis en aliaj okupitaj landoj. Dum la Araba konkero de Armenio, Islamo venis al armenoj tamen, preskaŭ ĉiuj armenoj restis fidelaj al la Armena Apostola Eklezio, ĉar kristanoj ne estis devigataj islamaniĝi. La afero estis simila en laOtomana Imperio dum kelka tempo, sed ankaŭ ekzistis perfortaj islamanigoj kaj turkigoj en la armena loĝantaro de la imperio. Tiuj muzulmanaj kaj turklingvaj armenoj estas konataj kiel hamŝenitoj.

Dum 1988-1991 la plimulto de la islamanoj konsistante el azeroj kaj kurdoj fuĝis de la lando kiel rezulto de la milito en Montara Karabaĥo kaj la daŭra konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ekzistas ankaŭ signifa komunumo de jezidoj (50-70,000 homoj), kiuj ne estis influitaj de tiu konflikto.

Islamaj loĝantaro kaj monumentoj

Antaŭ la rusa konkero la teritorio de la nuntempa Armenio estis parto de Ĥanato de Erevano kaj havis islaman plimulton, kie la armenoj nur estis 20% de la tuta loĝantaro. Kun la okazintaĵoj de la 20-a jarcento, la loĝantaro de Erevano, nun la ĉefurbo de Armenio, estis ĉ. 29,000, kies 49% estis azeroj (tiam konataj kiel azeraj tataroj), 48% armenoj kaj 2% rusoj. Laŭ Brockhaus kaj Efron Encyclopedic Dictionary, en tiu tempo la urbo Erevano havis 7 ŝijaismajn moskeojn. La Blua Moskeo estas la nura moskeo kiu restas en Erevano. En 1990 azera moskeo en Erevano estis detruita per buldozo. La arkeologo Philip L. Kohl rimarkis "la malriĉecon de ekzistantaj islamaj restaĵoj en Armenio, inkluzive de la ĉefurbo de Erevano". Citante la informojn pri demografio de Armenio antaŭ la rusa konkero, kiu montras ke la regiono havis islaman plimulton en tiu tempo.

Korano en armena lingvo

La Korano estis tradukita en grabaron, la klasika armena lingvo. Tamen unua presita versio de Korano tradukita en armenan lingvon el la araba ekaperis en 1910. En 1912 traduko el franca versio estis publikigita. Ambaŭ estis en la okcident-armena lingvo. Nova traduko de la Korano en la orient-armena lingvo (la oficiala lingvo en Armenio) estis komencita kun la helpo de la ambasado de Irano en Erevano. La traduko estis farita de Edvard Haĥverdjan el la persa dum tri jaroj. Grupo de arabologoj helpis en la traduko. Ĉiu el la 30 partoj de Korano estis legitaj kaj aprobitaj de la Teherana Centro de Koranaj Studoj. La publikigo de 1000 kopioj de la tradukita laboro estis farita en 2007. La granda intereso igis la publikigadon de kromaj 3000 kopioj.