Islanda nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islando
Islando
asocio Knattspyrnusamband Íslands
Futbal-Asocio de Islando
konfederacio UEFA
stadiono Laugardalsvöllur
FIFA kodo ISL
unua matĉo  Islando 0-3
Flago de Danio Danio
1946
plej granda gajno  Islando 5-0
 Malto
2000
plej granda perdo Flago de Danio Danio 14-2
 Islando
1967
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 2018)
plej bona rezulto grupa fazo
2018
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 1 (unua en 2016)
plej bona rezulto kvaronfinalo (lastaj 8 teamoj)
2016
vdr

La islanda nacia teamo de futbalo estas la landa vira futbalista teamo de la insula ŝtato Islando. Aparte de tio komprenebla ankaŭ ekzistas virina nacia teamo de futbalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam jam en 1912 komenciĝis la enlandaj matĉoj de la islanda futbala ligo Úrvalsdeild ("selekta parto", ekde 2022 nomata Besta deild, "plej bona parto"), tiam ankoraŭ ne ekzistis tutlanda asocio de futbalo. Neformala nacia vira teamo de Islando havis sian unuan internacian matĉon kontraŭ la nacia teamo de la malgranda insularo Ferooj en 1930, kvankam tiutempe ambaŭ tutlandaj teamoj ankoraŭ ne havis internacian rekonon. Tiu formale nur ŝanĝiĝis por la islanda teamo, kiam en 1947 fondiĝis la Futbala Asocio de Islando (Knattspyrnusamband Íslands) - samjare ĝi membriĝis en la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) kaj en 1954 ankaŭ membriĝis en la tiujare fondita kontinenta Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj (UEFA). Kiel oficiale unua nacia matĉo nun konsideriĝas sporta renkontiĝo kun la dana nacia teamo de futbalo jam la antaŭan jaron, en 1946, kiun la islandanoj malvenkis je 3-0 goloj.

Dum la unuaj 20 jaroj de la ekzisto de la nacia asocio, la teamo plejparte ne partoprenis kvalifikadon por la Futbala Mondpokalo aŭ la Eŭropa Ĉampionado. En 1954, Islando petis partopreni en kvalifiko por la Futbala Mondpokalo 1954, sed la kandidatiĝo estis malakceptita. En kvalifikado por la Futbala Mondpokalo 1958, Islando finis laste en sia grupo kun nul venkoj, koncedante 26 golojn! Ekde 1974, la teamo partoprenis en kvalifikado por ĉiu Monda Pokalo kaj Eŭropa Ĉampionado. En 1994, la teamo atingis sian tiam plej bonan pozicion en la Monda Rangotabelo de la federacio FIFA, la 37-a pozicio. Ĉi tiu rekordo staris ĝis 2016 kiam ili sukcesis atingi la 21-an pozicion.

Mejloŝtono por islanda futbalado estis la venko de 2-0 goloj kontraŭ la itala nacia teamo de futbalo en amika matĉo la 18an de aŭgusto 2004 en la Nacia Stadiono Laugardalsvöllur, kiun surloke rigardis 20 034 spektantoj - tio estis tiam islanda rekordo.

En kvalifikado por la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, Islando renkontis la teamojn de Albanio, Norvegio, Svislando, Slovenio kaj Kipro. La islanda teamo atingis la duan grupan lokon, ludis en la finaloj la 15-an kaj 19-an de novembro 2013 kontraŭ Kroatio kaj fine perdis en Zagrebo.

En la kvalifiko por la Eŭropa Ĉampionado 2016, Islando ludis kontraŭ la teamoj de Nederlando, Ĉeĥio, Turkio, Latvio kaj unuafoje Kazaĥio, kun kiu renkontiĝis la geografie plej malproksimaj naciaj teamoj de UEFA. En ĉi tiu kvalifikado, la islanda nacia teamo venkis la trian plej fortan teamon laŭ la UEFA-koeficiento, Nederlando, en ambaŭ ludoj. Post senrezulta matĉo de 0-0 goloj kontraŭ la kazaĥa teamo la 6-an de septembro 2015, Islando staris kun 19 poentoj en la unua pozicio de la grupo A kaj sep poentoj antaŭ la turka teamo en tria pozicio. Kun tio, la islandanoj jam ne devis atingi du ceterajn ludtagojn kaj kvalifikiĝis rekte por la Eŭropa Ĉampionado 2016 - la unua partopreno en finalo de Eŭropa Ĉampionado. Tie, la nordeŭropanoj atingis la rondon de 16 lastaj teamoj post senrezulta matĉo kontraŭ Portugalio kaj Hungario, venko super Aŭstrio kaj sensacia venko super Anglio, sed en la kvaronfinalo la teamo malvenkis je 2: 5 goloj kontraŭ la gastiganta franca nacia teamo de futbalo. La salto al la kvaronfinalo de Eŭropa Ĉampionado reprezentas la plej grandan sukceson ĝis nun de la islanda nacia teamo.

En kvalifikado por la Futbala Mondpokalo 2018, Islando venkis la teamojn de Kroatio, Ukrainio, Turkio, Finnlando kaj Kosovo kaj, estante ĉe la unua loko de la tabelo, kvalifikiĝis por la fina turniro de la Mondpokalo. Tie la islandanoj renkontis en Grupo D la teamojn de Argentino, Niĝerio kaj Kroatio. Ĝis la fina fazo de la lasta grupludo kontraŭ Kroatio, la ŝanco antaŭeniri restis, sed finfine rezultis nur la kvara loko.

La teamo ne kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 - ĝi malsukcesis en la antaŭmatĉoj kontraŭ la hungara nacia teamo kun malvenko de 1: 2 goloj.