Istanbula maratono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Istanbula maratono
maratono
Lando Turkio
Fondita en 1979
vdr
Startejo de la Istanbul-Maratono de 2006.
Bosporo-ponto dum la maratono de 2008.

La Istanbula maratono (kompleta nomo Vodafone Istanbula Maratono, iam "Interkontinenta Istanbula Eŭrazia Maratono" (turke İstanbul Avrasya Maratonu) estas internacia evento de vojkampa atletiko organizita de la metropola municipo en Istanbulo, Turkio, ĉiujare en sabato en oktobro ekde 1979.[1] En 2012, la monato estis ŝanĝita el oktobro al novembro.

La kurado okazas sur asfalto, en ebena tereno kaj sentrafika. Ĝi estas la nura kurkonkurenco en la mondo en kiu la maratono inkludas du kontinentojn, nome Azio kaj Eŭropo, en unusola sama kurkonkurenco. La maratono ekas en la azia flanko de la urbo, mallonge antaŭ la Unua Bosporo-ponto, laŭiras la ponton havigante elstaran rigardejon al la Bosporo kaj Istanbulo, preterpasigas multajn historiajn lokojn kiel la Blua Moskeo kaj Hagia Sofia, kaj finas en la İnönü Stadiono en la eŭropa flanko. Entute, la kurkonkurenco trapasigas tri pontojn, unu super Bosporo kaj du super la Ora Korno. La kurkonkurenco ŝanĝiĝis trifoje laŭlonge de la jaroj, kaj ankaŭ la premioj ŝanĝiĝis.

Enkalkulante ĉiujn maratonojn kaj viraj kaj virinaj venkintoj estis 18-foje el Kenjo, 17 el Etiopio kaj 15 el Turkio ĝis 2019.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der Intercontinental Istanbul Eurasia Marathon". Marathons. Germanwings. Arkivita el la originalo la 7an de julio, 2009. Alirita la 12an de januaro, 2010.