István Bata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István BATA [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bata István estis hungara ministro pri defendo.

István Bata [1] naskiĝis la 5-an de marto 1910 en Tura. Li mortis la 17-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bata frekventis bazlernejon, poste li eklaboris en tramotrafika uzino. En 1930 li aliĝis al socialdemokratoj. En 1942 li estis arestita. Inter 1947 kaj 1949 li plulernis en Moskvo en akademio pri soldatoj. Hejmenveninta li ricevis altajn postenojn en la armeo. Inter 1953 kaj 1956 li estis ministro. Dum la Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Sovetunio. Post falo de la revolucio li rajtis hejmenveni nur en 1958, sed poste liaj rangoj kaj postenoj estis forprenitaj. Li laboris plu en la origina laborejo, en la tramotrafika uzino, kie li plenumis altajn poziciojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]