István Bujtor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István BUJTOR [iŝtvAn], hungare Bujtor István, Esperante Stefano Bujtor estis hungara aktoro, reĝisoro kaj filmscenaristo.

István Bujtor naskiĝis, kiel Frenreisz István 5-an de majo 1942, Budapeŝto - mortis 25-an de septembro 2009, Budapeŝto.

Biografio

István Bujtor frekventis gimnazion, poste li laboris, fine li plulernis en ekonomia universitato, kie li ricevis diplomon en 1966. Spite tion li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Győr), poste al Teatro József Attila, ekde 1971 al Nacia Teatro (Pécs). En 2007 li estis elektita direktoro en Teatro Petőfi (Veszprém). Li estis hungara voĉo de Bud Spencer, en hungaraj filmoj li aktoradis similajn figurojn. Li ricevis kelkajn premiojn.

Roloj (elekto)

Fontoj