István Daniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

DANIEL István (daniel), barono, estis hungara politikisto, verkisto naskita en Vargyas la ?-an decembro 1684 kaj mortinta en Szászvesszős la 24-an de marto 1774.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Barono Daniel finis en reformita kolegio de Koloĵvaro en 1701, poste li eniĝis la kortegon de transsilvania kanceliero grafo Miklós Bethlen. Dum la liberecbatalo gvidite de Francisko Rákóczi la 2-a komence li staris flanke de la imperiestro, poste en 1704 kune kun sia frato pli aĝa Péter Daniel li aliĝis al la reganto. En 1705 li iĝis kapitano de generalo Simon Forgách, en 1706 helpoficiro, kapitano de Lőrinc Pekry. En la printempo de 1711 li partoprenis en la laboro por la pactraktato de Satmaro. Dum la regado de Karlo la 3-a kaj Maria Tereza li partoprenis kiel reĝa invitito en la landkunveno de Transilvanio. En 1737 li ricevis rangon de barono. Ekde 1745 ĝis sia morto li estis ĉefjuĝisto Udvarhelyszék. Li havis gravan rolon en la eklezia vivo kaj apogis la kolegiojn de Nagyenyed kaj Székelyudvarhely.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • István fiához intézett intelmei: Monita paterna…(Szeben, 1752);
  • Descriptio vitae Stephani liberi baronis de Daniel (aŭtobiografio, Nagyszeben, 1764).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon