István Fekete (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Fekete [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete István estis hungara pastro, luterana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis szenci.

István Fekete [1] naskiĝis en la 17-a jarcento. Mankas informoj pri la morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Fekete frekventis universitaton ekde 1658 en Wittenberg. Hejmenveninta li estis rektoro kaj diakono en Kőszeg. En 1669 la sinodo en Bük elektis lin episkopo. En 1673 pro la luteranismo li persekutita, tial li rifuĝis al Danio, Svedio, Saksio kaj Turingio. En 1679 li hejmenvenis al vilaĝo Asszonyfalva Li denove instruis la luteranismon, tial li estis arestita. En la prizono li prenis la katolikismon, sekve li liberiĝis kaj iĝis juĝisto en Kőszeg.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Symbolum grati animi seu par concionum sacrarum civitatis Naumburgensis collegio sacrarum’’ (1676)
  • ’’Speculum Lacrymarum Christi et excidii Hierosolymitani’’ (1679) – eklezia parolado
  • ’’Lelki nyugosztalo orak, Avagy Három száz házi és asztali Elmelkedesek…’’ sen eldonjaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]