István Fiedler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Fiedler
katolika episkopo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1871 (1871-10-14)
en Zrenjanin
Morto 24-an de oktobro 1957 (1957-10-24) (86-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Olosig cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco HungarioReĝlando Rumanio • Komunisma Rumanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Oradea/Várad/Wardein
Dum 1930
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FIEDLER István [fidler] estis hungara romia katolika episkopo naskita en Nagybecskerek la 14-an de oktobro 1871 kaj mortinta en Nadjvarado (Oradea) en 1957.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Fiedler estis ordinita pastro la 8-an de septembro 1894. Inter 1898 kaj 1904 li estis helppastro en Újszentanna, Csák kaj Lippa. De 1904 li estis animdirektoro de monaĥinejo de Temeŝvaro kaj de 1910 de la porpastra instituto, de 1913 espiskopa sekretario, de 1916 dekano-parokestro en Resicabánya, de 1923 kanoniko en Temeŝvaro. En la dua parto de la 1920-aj jaroj li estis anstataŭanto de la apostola la guvernatoro. En 1930 oni ordinis lin episkopo en Oradea kaj li estis la unua episkopo de unuigita diocezo Satmaro-Oradea. En oktobro 1939 la rumana registaro devigis lin abdiki de sia posteno. De 1949 li estis sub polica observado, sed kontraŭ tiu li en 1950-51 ordinis la pastrostudentojn de la diocezo, ĉar Áron Márton ankoraŭ estis en malliberejo.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • A tizennégy segítő szent (Nagyvárad, 1935).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

}