István Győri Illés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Győri Illés
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1892 (1892-05-09)
en Zalău
Morto 11-an de decembro 1970 (1970-12-11) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GYŐRI ILLÉS István (djoe:ri ille:ŝ) estis rumania hungara/hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Zilah la 9-an de majo 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de marto 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Győri Illés faris dum la unua mondmilito frontservon kaj siajn ĉi-rilatajn verkojn li aperigis en volumo Beszélnek a halottak (La mortoj parolas) (1917). Dum la hungara konsilantara respubliko li estis ruĝsoldato. De 1919 ĝis 1940 li vivis en Rumanio. Li estis kunlaboranto de gazetoj de Oradea, de Kluĵo. Lia opereto Szultána havis pli ol ducent spektaklojn en la scenejoj de Transilvanio. Inter 1940 kaj 1944 li estis malliberigita pro sia maldekstra politika konduto. De 1945 li laboris en Budapeŝto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • És jött a nép (poemoj, 1918);
  • Kabaré (humura sceno, 1920);
  • Géner Manci karrierje (romano., 1924);
  • Tíz perc szünet (humoruraĵoj, 1930);
  • Metamorphosis Transsylvaniae (publicistikaj verkoj, 1936);
  • Örök játék (romano., 1939);
  • Dalol a munka, dalol a gép (poemoj, Bp., 1948).

Fonto[redakti | redakti fonton]