István Homor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Homor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Homor István estis hungara instruisto, membro de Societo Dugonics.

István Homor [1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1849 en Pásztó. Li mortis la 14-an de februaro 1934 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Homor frekventis mezlernejon en Eger, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1873. Li lernis ekzemple de Ányos Jedlik, Loránd Eötvös, Károly Than, Ottó Petzval. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Szeged seniterrompe ĝis la emeritiĝo. En 1896 en la lernejo li kreis foton pri mano helpe de ikso-radioj. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az egyszerű könyvvitel alapvonalai (1889)
  • A szegedi magyar királyi állami főreáliskola története (1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]